
Aliflanke, la romano influis la vivon: preskaŭ forgesita nomo Tatjana subite iĝis tre populara kaj restas tia ĝis nun; kelkaj iam furoraj libroj kaj kantoj, primokitaj pro sengusta banaleco, rapide elmodiĝis. Speciale por tiu romano Puŝkin kreis novan formon, la 14-linian strofon, kiu ekde tiam nomiĝas “strofo de Onegin” — kelkfoje poste ĝin uzis ankaŭ aliaj aŭtoroj. Formale obeante tradiciojn de klasikismo (ekzemple, per plurfoja menciado de mitologiaj herooj), la romano estas tute novstila, kaj eĉ seriozaj filozofiaj rezonoj en ĝi sonas leĝere kaj ne enuigas. (Vere, iujn progresemajn ideojn ne eblis rekte esprimi pro cenzuraj kaŭzoj — tial Puŝkin ofte nur aludas ilin, priskribante ĉiutagaĵojn.) Unuafoje poezio (ne satira) traktis ankaŭ la “krudan naturon”, sed ne nur ion altspiritan, laŭ klasikismaj dogmoj. Specifa lirike-ironia tono signas tute apartan krean vojon de Puŝkin. Diference de la plifruaj aŭtoroj li montras la karakteron de sia heroo ne finformiĝinta (klare pozitiva aŭ klare negativa), sed evoluanta, manifestiĝanta per diversaj flankoj en diversaj situacioj. Forestas rekta moralo, arbitra aŭtora influo — la herooj kondutas konforme al siaj karakteroj kaj cirkonstancoj, iam eĉ kvazaŭ spite la aŭtoran volon. Unuafoje romano ne havas tradician finon (la herooj geedziĝas, la bono triumfas, la malbono estas punita ktp.) — tio influis al ĉiuj postaj rusaj romanoj. Puŝkin mem emfazas orientiĝon de sia verko al neprognozebla reala vivo kun ties tuta komplikeco kaj diverseco.
Temas pri ŝajne simpla, preskaŭ banala historio — ekzistas eĉ klasika opero laŭ tiu romano. Riĉa junulo Eŭgeno Onegin veturas el la ĉefurbo en vilaĝon por ekmastri bienon de sia forpasinta onklo kaj restas tie, ĉar urba aristokrata vivo tedis lin. Li trovas tie unusolan amikon — Lenskij; kaj Tatjana, fraŭlino el najbara bieno, baldaŭ enamiĝas al li, naive kaj sincere, ĉar li tute ne similas la ceterajn najbarojn.
