Pluraj vortoj ŝanĝis la sencon, iuj esprimoj iĝis neuzataj kaj pro tio nekompreneblaj por nuna rusa leganto (ankaŭ tradukisto); forgesiĝis iam popularaj verkoj, aludoj al kiuj multas en la romano. Hodiaŭ nur fakuloj povas klarigi tion, kio en la epoko de Puŝkin estis konata al ĉiu klera homo. Certaj fremdlingvaj (ĉefe francaj) esprimoj estis tiam nature uzataj en rusa parolo (de nobeloj), nun ne plu. Aliflanke, iuj realaĵoj kaj respektivaj vortoj estis tiam novaj kaj ekzotikaj — Puŝkin uzas ilin en origina fremdlingva ortografio kaj/aŭ kursive, iam eĉ speciale komentas.

La nuna leganto perceptas la romanon ne tiel, kiel la 19-jarcenta. Tial en tradukoj ofte aperas io esence simila al “Favora regnestro, honoro havas alkuŝigi…” — rekta transdono de apartaj vortoj kun plena perdo de vera senco. Do ne miru, ke tiu ĉi traduko kelkloke draste diferencas disde la plifruaj, kaj atentu la komentojn fine de la libro.

Krome, pluraj strofoj de la originalo estis preterlasitaj aŭ “korektitaj” pro cenzuraj kaj aliaj kaŭzoj (ekzemple, por ne ofendi ankoraŭ vivantan personon). Kelkfoje Puŝkin ŝanĝis siajn planojn, do ankaŭ malnetaĵoj povas esti interesaj. Baldaŭ vi legos la plej plenan tekston, kun la strofoj (entute pli ol 40, i.a. la tuta 10a ĉapitro), kiuj en la plej bonaj rusaj eldonoj aperas nur inter komentoj aŭ suplemente, do ili neniam estis tradukitaj al Esperanto.

Fine sed ne laste, rusaj poemtradukistoj, influataj de la gepatra lingvo, ofte uzis t.n. “abortajn” rimojn, kun drasta malsameco de postakcentaj silaboj — ne konsciante, ke por alinacianoj tio tute ne havas rimefekton. Mi nepre evitis tion.

Do espereble tiu ĉi traduko impresos la internacian leganton same, kiel la originalo impresis la rusan leganton de 1830aj jaroj.

Valentin Melnikov

1

I “Jen mia onklo — virt-modelo — subite ekmalsanis tre;


5 из 16