Mihhail Bulgakov

Fatalaj ovoj

Novelo

Chapitro I

Curriciuum vitae de Profesoro Persikov

La 16-an de aprilo 1928, vespere, Persikov, profesoro pri zoologio de la 4-a Shtata Universitato kaj direktoro de Moskva Zoologia Instituto eniris sian kabineton, situantan en Zoologia Instituto en la Hercen-strato. La profesoro lumigis la supran duondiafanan globon kaj chirkaurigardis.

Necesas konsideri ghuste tiun malfavoran vesperon kiel komencon de la teruriga katastrofo, samkiel ghuste la profesoron Vladimir Ipatjevich Persikov ni konsideru kiel la unuan kauzon de tiu katastrofo.

Li havis plenajn 58 jarojn. Lia kapo estis rimarkinda, pistilforma, kalva, kun tufoj da flavetaj haroj, hirtighantaj sur la flankoj. La vizagho estis glate razita, la malsupra lipo elstaris antauen. Pro tio la vizagho de Persikov eterne surportis iom kaprican nuancon. Sur la rugha nazo estis eksmodaj malgrandaj okulvitroj en arghentaj kadroj, la okuloj estis brilaj, etaj, la staturo alta, kurbeta. Li parolis per strida, alta, kvakanta vocho kaj inter aliaj strangajhoj havis jenan: kiam li diris ion solide kaj certece, li faris la montran fingron de la dekstra mano hokforma kaj duonfermis la okuletojn. Do, char li parolis chiam certece pro tio, ke li havis absolute fenomenan erudicion en sia sfero, la fingrohoko tre ofte aperis antau okuloj de kunparolantoj de Profesoro Persikov. Sed ekster sia sfero, tio estas zoologio, embriologio, anatomio, botaniko kaj geografio, Profesoro Persikov preskau nenion diris.

Profesoro Persikov ne legis jhurnalojn, nek vizitadis teatrojn, kaj la edzino de la profesoro fughis for de li kun tenorulo de la operteatro de Zimin en la jaro 1913, lasinte por li skribajon de jena enhavo:

"Viaj ranoj kauzas en mi neelteneblan tremon de abomeno. Mi la tutan vivon malfelichos pro ili".

La profesoro ne plu edzighis kaj ne havis infanojn. Li estis tre eferveska, sed retrankvilighema, shatis teon kun moroshko,



1 из 79