tremon dekomencan,ke vibru ĉio en la sin',ke turniĝadu mi pro sentoj,ke pro ekstazo klaku l' dentoj,l' okuloj saltu pro amor',atingu l' kaco ĝis la kor'!»Matrjona post tabaka flarosuspiris peze, kun amaro,kaj post minuto da silent'respondis je l' vidvina plend':«Malsimplas trovi, eĉ laŭpetekacegon tian, karulin'.De dudek cedu iomete –mi trovos, eble, kun dek kvin!Interalie, mi disponasjunulon belan laŭ statur',kun tia kaco, ke ne konassimilan, certe, la natur'.Mi, pekulino, mem pretereatentis kacon de la bub'.Vidinte – preskaŭ svenis, vere:precize fajrestinga tub'!Tro grandus ĝi eĉ por stalono,kaj taŭgus ne por fika cel' –per dekkvincola ĉi bastonoli pelus ratojn for el kel'.La bubo – sana, korpulenta,konvenas por vi, belulin'.Laŭ nomo noble elokventa –Kojonov Luĉjo – nomu lin.Sed kompatinda – li nun restissen botoj kaj sen pantalon'.Li en drinkej' tro lukse festis –fordonis ĉion ĝis kalson'.»Ravite la vidvin' atentisla vortojn de l' parigistin',fikadon dolĉan antaŭsentis,pri l' kaco revis en fascin'.Ŝi al Matrjona ekscititealvenis kun admira larm'kaj, brakuminte ŝin subite,eldiris kun anima varm':«Matrjona, amikin' bonkora,kvazaŭ patrino karmemora!Vi trovu Luĉjon kun rapid'kaj lin invitu por vizit'.Solida rekompenco estu,se vi klopodos. Luĉjon vestulaŭ plej konvena manier',kaj venu morgaŭ je vesper'.»Kvar buntajn paperetojn lasteal ŝi transdonis la vidvin',kaj petis nepre, senprokraste,matene jam viziti lin.L' parigistino forimpetasel la gastama domo, kajvidvino nia jam kun gaj'atendas, kaj al fikoj pretas.