"Ĉu Vi havis iam proceson?" demandis sinjoro Snitchey levante la rigardon de la blua paperujo.

"Neniam", respondis la doktoro.

"Se Vi iam venos al proceso", diris sinjoro Snitchey, "Vi eble lernos alie pensi".

Craggs, kiu ŝajne estis reprezentata de Snitchey kaj sian apartan ekzistadon kaj sian "mi" nur malmulte aŭ tute ne konsciadis, esprimis nun propran rimarkon. Ĝi rilatis je la sola penso, kiun li posedis ne en egala duono kun Snitchey; por tio kelkaj aliaj prudentaj kaj spertaj homoj ĝin dividadis kun li.

"La procesoj estas farataj tro facilaj al la homoj", diris Craggs.

"La procesoj?" demandis la doktoro.

"Jes", diris sinjoro Craggs, "kiel ankaŭ ĉio alia. Ĉio en la mondo hodiaŭ ekzistas nur por esti farata tro facila. Tio ĉi estas la malfortaĵo de nia tempo. Se la mondo estas farso (mi ne estas preta tion ĉi nei), ĝi devus esti farso tre malfacila. La vivo devus esti kiel eble pli streĉa batalo, sinjoro. Tio ĉi estas ĝia celo. Sed nun ĝi estas farata tro facila. Ni oleas la hokojn de la pordoj de l' vivo. Ili devus esti rustaj. Baldaŭ ili kutimos sin malfermadi tute mallaŭte. Kaj tamen ili devus krakadi en la hokoj, sinjoro".

Sinjoro Craggs ŝajne mem krakis sur siaj hokoj, kiam li prezentis sian opinion, kies impreson li per sia eksteraĵo multe plifortigis, ĉar li estis malvarma, seka, severa homo, en grizaĵo kaj blankaĵo kiel siliko, kaj havis malgrandajn fajrerantajn okulojn, kiel se oni elbatadus el ili fajron. Ĉiuj tri regnoj de l' naturo havis propre reprezentanton en tiuj ĉi tri viroj; ĉar Snitchey estis simila je pigo aŭ korvo (nur li ne estis tiel glata kaj brilanta), kaj la doktoro havis striitan vizaĝon, kiel citrona pomo, kaj sur tiu ĉi en kelkaj lokoj kavetojn, kie kvazaŭ la birdoj estis bekintaj, kaj poste malgrandan harligeton, kiu prezentis la tenilon.

Kiam en la pordo de l' ĝardeno aperis la sana figuro de bela junulo en kostumo de vojaĝo kaj akompanata de homo, kiu portis lian pakaĵon, per rapidaj paŝoj kaj kun vizaĝo plena je gajeco kaj espero tute konvene al la bela mateno, la tri viroj iris al li renkonte, kiel la fratoj de la tri Parkoj, aŭ kiel la tre efekte maskitaj Gracioj, aŭ kiel la grizaj profetoj sur la dezertaĵo, kaj ĉiuj tri lin salutis.



11 из 87