
Sed en la komenco oni vidadis en la semitaĵo pli mallumajn lokojn, kiujn la homoj rigardadis kun sento de teruro. Jaro post jaro ili revenadis; kaj oni sciis, ke sur tiuj ĉi fruktaj lokoj homoj kaj ĉevaloj kuŝis enterigitaj en senorda amaso kaj bonigis la teron. La kampisto, kiu tie plugadis, timadis la grandajn vermojn, kiuj loĝis tie ĉi en la tero; kaj la garboj, kiujn oni tie rikoltis, en la daŭro de multaj jaroj estis nomataj la garboj batalaj kaj metataj aparte, kaj neniam garbo batala ĉe la festo de rikolto venadis sur la lastan veturilon. Tra longa tempo kun ĉiu farita sulko estis trovata postesigno de la batalo. Longan tempon oni vidadis difektitajn arbojn sur la kampo kaj duone detruitajn barilojn kaj murojn sur la lokoj, kie estis mortiga mana batalado, kaj lokojn forte batitajn per piedoj, kie nenia herbeto volis kreski. Longan tempon ĉiu knabino timis ornami al si la harojn aŭ la bruston per la plej bela floro de tiu ĉi kampo de l' mortintoj; — kaj longan tempon oni kredis, ke la tie kreskantaj beroj lasas post si en la mano, kiu ilin deŝiras, neforigeblan makulon.
