Jenő Rejtő. La Mortido

Se la vivo estas mallonga, longigu ĝin per unu mispaŝo

La mortinto enaŭtobusiĝis, kiu ekveturis plenŝtopita de homoj al City. Malsataj oficiroj, hejmenirantaj metiistoj puŝadis lin tien-reen, kiel ili etendis sian manon por transpreni la bileton, aŭ ili provis lokiĝi praktike en la homplena veturilo. La mortinta sinjoro nomiĝis Johnson, kaj li laboris kiel inĝeniero en la kontoro de sinjoro Grimm, kiu okupiĝis pri la perado de nemoveblaĵoj. Li kaj liaj kolegoj klopodis fari allogaj la malvariajn partojn de la ĉirkaŭaĵo de Londono kun facilanima promeso de plaĉaj parceloj kaj estontaj aŭtobushaltejoj por la sensuspektaj homoj.

La mortinto venis ĝuste el la kontoro kaaj pensis pri Beronshir kun iom da melankolio, pri la parcelo-serio, nomata „Angla Deauville”, kiun la aŭtunaj pluvadoj forviŝos de sur ties loko, ĉar la parceloj situas malpli alte ol la nivelo de la rivero, kaj sinjoro Grimm plie elektis la riskon anstataŭ la elspezoj de la butado, kiun proponis la inĝeniero. Ĵus li meditadis pri tio, konstatante en si mem, ke la aŭtuno proksimiĝas, sed la baldaŭa mortbato de sinjoro Grimm fare de la koleriĝintaj aĉetantoj esence jam estas malfruiĝinta afero, kaj ankaŭ tio eblas, ke tiuj mildaj etburĝoj faros nur duon-laboron. Jen estis ekzemple la aĉetantoj de la parceloj „Regensholm, Tahitio ĉirkaŭ Londono” kanalizitaj sen akvofiltrado, kiuj elbatis nur kvar-kvin dentojn de sinjoro Grimm. Krome deiĝis kartilago ĉe lia genuo! Kio ĝi estas? Nenio! Mi koncedas, ke tiuj meditadoj ne tro konformiĝas al la idearo de mortinto. Se jam okazis la eksterordinara afero, ke forpasinta sinjoro havas viv- kaj psikajn funkciojn, estus pli konvene, se li pensadus pri la transa mondo kaj pri la ceteraj vanaĵoj de la vivo. Sed sinjoro Johnson estis proza mortinto. Tiu cirkonstanco ne tro nervizigis lin, ke nur la impostoficejo, la magistratejo kaj aliaj publikaj instancoj registras lin inter la vivuloj, sed propre li jam estas mortinto. Efektive la morto ne tiam komenciĝas, kiam iu ne reagas la plej delikatan percepton, sed kiam la korpo, la animo kaj la spirito perdas tiun enhavon, kiu donus sencon al ties funkcio.



1 из 49