
Jenő Rejtő. La nigra kapitano
tradukis: László Balázs
La leganto ekkonas lupon en piĵamo
La rabobesto, menciita en la titolo, kompreneble ne estas vera lupo, ĉar tiaj ekzistas nek en la fantazio de la verkisto, portantaj piĵamon, ĝi estas nur metaforo. Ni jam povis atenti, ke niaj homkunuloj, se temas pri metaforo, ili preferas ĝenerale la plej malbonajn. Vi konas ekzemple vipuron, dorlotitan surbruste, kiel la simbolon de insido, nur tial, ĉar tiu rampulo, fartinte pli bone, kompreneble ekmordis tiun idioton, kiu pro neinformiteco varmigis sur sia brusto venenan seprenton, trovitan vojrande — anstataŭ tio, ke li lasintus ĝin tie, kiel ĝi estis. Tio estintus konsterniga, se la dorlotita serpento estus ĵurinta eternan fidelecon al la koncernulo. Sekve de tio ni devas rezigni ankaŭ tiun simbolon, kiu komparas harditajn ŝipestrojn kontraŭ la tempestoj kun “marlupoj”. Ĉar la lupoj troviĝas ĉie en la mondo, de la siberiaj tundroj, tra la usonaj stepoj, ĝis la hindaj ĝangaloj, nur ekskluzive sur la maroj ne. Mi havus emon ankoraŭ teksi plu la nekompreneble stultajn, homajn metaforojn, sed la enkonduko de mia romano ne povas ampleksi dudek-tridek dikajn volumojn, ni do konsentu pri “marlupo”.
De la velŝipo ĝis la helica ŝipo okazis granda ŝanĝiĝo en ĉio, kiuj havas interrilaton kun la navigado, eĉ kun la heroo de la surmaraj aventuroj. La progreso postlasas ĉiam pli profundajn sulkojn en nia medio. Mia amiko, benita kun literaturista talento, kiu estas ĉiovendisto, li esprimis tion tre trafe, ke “la dentoj de l’ tempo preterpasas ni”. Okazis esencaj ŝanĝoj rilate la certajn nociojn. El la trampa rompoŝtelisto kun falsŝlosilo fariĝis gangstero kun mitralo. Kie estas la bonaj, maljunaj marlupoj, la morozaj romanherooj el niaj junularaj legaĵoj. Aŭ kie troviĝas la kolerega reĝo de piratoj?
Li do ekzistas. Ĝuste li estas iu ĉefheroo de mia romaneto. La reĝo de la piratoj, la maljuna marlupo, kvankam la modernaj tempoj ankaŭ sur li postlasi sian stampon, eĉ nun li estas interesa karaktero.
