
Mills: Ne proksimiĝu al mi! Ĉu vi aŭdas?!!
Blopp: Mi ne proksimiĝus al vi, eĉ se vi mem tion volus. Mi ne estas stulta. Tio estas gambito?
Mills: Kia gambito? Vi diras absurdaĵon.
Blopp: Ja ĉiumomente vi povas ĉion turni, samkiel faris tion ĝis nun. Unue vi uzis tion, ke mi rigardis la magnetofonon. Poste, kiam la glaso falis el viaj manoj, vi uzis tion kontraŭ mi, kriante, ke estas mi, kiu disbatis ĝin. Sekva estas la tranĉilo, via tranĉilo, kun via monogramo. Do, evidente, se vi volus, ke mi proksimiĝu al vi, sub ajna preteksto, tio estus kaptilo. Ĉu diri, kion kaj kiel vi al vi pripensis? Kriante, ke mi ĵetas min sur vin, vi eltirus la tranĉilon por min murdi. La bendo en Houston ripetus vian krion, kaj vi rakontus, ke vi sukcesis elŝiri de mi la tranĉilon. Ke vi agis laŭ necesa defendo! Tial vi priplektas min per suspektoj. La tuta kateno de krimaj pruvoj! Sed mi disŝiris ĝin. Vi nenion al mi faros!
Mills: Kia sensenca deliro! Ja estas vi, kiu diris antaŭ momento, ke vi volas min ligi.
Blopp: Mi ne diris, ke mi volas. Mi diris, ke mi devas, ĉar vi estas danĝera. Vi uzis tion tujmomente, kriante, ke mi ne proksimiĝu al vi. Sed mi eĉ ne ekmoviĝis de la loko. (facila krako)
Mills: Blopp malfermis la tranĉilon!
Blopp: Estas vi, kiu ĝin malfermis. Prenis el la poŝo kaj malfermis. Vi subtaksas la nuntempan teknikon de surbendigado. Ekspertizo konfirmos, de kiu flanko aŭdiĝis la krako de malfermata tranĉilo — ĉu de mia, ĉu de via! (Iliaj voĉoj lasas kompreni, ke ili ambaŭ iras — eventuale rigardas unu la alian kaj ĉirkaŭiras la ejon, kiel reciproke observantaj luktistoj sur areno).
Mills: Ne proksimiĝu al mi! Staru surloke!
