En la stacio estas anoncita alarmo de grava minaco. Premo de oksigeno en la ĉefa rezervujo egalas nun 8 kg/cm2. La premo en la ĉefa rezervujo sinkas plu, sed nun malpli rapide. Laŭ la manometraj donitaĵoj la ĉefa rezervujo likas. Loko de la forfluo ne estas difinita pro nesufiĉaj informoj. Probable la rezervujo krevis en ekstera parto de la kiraso. La ĉefa programo de akcidento konsideras tian krevon kiel unu ŝanco kontraŭ kvarcent miliardoj. Atenton. En kadroj de la proceduro D kiel danĝero unu-nul-sep, antaŭ daŭrigi la savan instrukcion mi komuniku parametrojn de indikatoroj sur la stacio. Sur duktoj de la reduktoro ĉiuj klapoj estas en normo. Sur la tufoblokoj de duktaro kaj sur la mufoj ĉiuj klapoj estas en normo….

Blopp: Malŝaltu tiun mokadon! Ni devas decidi, kion fari! (klakas malŝalto. La komputilo silentiĝas je duonvorto).

Blopp: Mi ankoraŭ ne ordigis pensojn. En la ĉefa ujo oksigeno mankas — sed rezervo estas, ĉu?

Mills: Estas. Laŭ la komputila kalkulo de oksigeno sufiĉos por 140 horoj.

Blopp: Por 140 horoj!! Sed… sed ĉu por du homoj?

Mills: Certe. Por du. Eblas konfirmi. (ŝaltas la komputilon). Lunako! Por kiom longe… da oksigeno?

Lunako: Parolas Lunako. La oksigeno el la aldona rezervujo sufiĉos por 140 horoj al duopo, ĉe minimuma elspezo laŭ konduto de pleja ŝparemo, sed al unu homo por 280 horoj. Mi daŭrigas la savan instrukcion de la proceduro D kiel danĝero unu-nul-sep. Ĉar homa organismo eluzas la plej malgrandan kvanton da oksigeno en stato de plena ripozo, estas proponate al ĉiuj homoj, ĉeestantaj en la stacio tuj kuŝiĝi surdorsen, malstreĉi muskolojn, spiri modere kun frekventeco 14 fojoj minute kaj dume pensi pri io agrabla… (klakas malŝalto).

Blopp: Nu, do ni pensu pri io agrabla! 140 horoj, ĉu? Sed la raketo venos post 280 horoj. (mallaŭte): Ni ne eltenos.



9 из 22