Nenion ili povis fari pri tio, krom riproĉi, ĉar mi ĉeestis ĉiujn ekzamenojn kaj ĉiam ricevis la plej altajn notojn. Memkompreneble, ĉar mi plej bone uzis mian praktikan trejnadon. Mi zorge dissemis miajn agadojn, tiel ke la memkontentaj civitanoj ne povis diveni, ke oni trompis ilin. Vendmaŝino donis kelkajn arĝentajn spesojn iun tagon, kaso en parkejo alian tagon. Tiu praktika laboro ne nur perfektigis miajn talentojn, sed ĝi pagis mian edukadon. Ne mian lernejan edukadon, kompreneble — laŭleĝe mi devis resti tie, ĝis mi fariĝis 17jara — sed en mia libertempo.

Ĉar mi ne povis trovi gvidliniojn por prepari min al krima vivo, mi studis ĉiujn faklertaĵojn, kiuj iam povus utili. Mi malkovris la vorton falsado en la vortaro, kio instigis min al la lernado de fotografado kaj presado. Ĉar senarmila batalarto jam utilis al mi, mi daŭrigis miajn studojn, ĝis mi gajnis Nigran Zonon. Kaj mi ankaŭ ne preteratentis la teknikan flankon de mia elektita profesio. Antaŭ ol mi fariĝis 16-jara, mi jam konis ĉion, kion oni sciu pri komputiloj, kaj samtempe fariĝis lerta mikroelektronika teknikisto.

Ĉiuj tiuj aferoj estis sufiĉe kontentigaj en si mem, sed kien mi iru de tie? Mi vere ne sciis. Tiam mi decidis, ke mi donu al mi plenaĝiĝan donacon. Periodon en malliberejo.

Ĉu freneze? Kiel vulpo! Mi devis trovi krimulojn, kaj kie pli bone ol en malliberejo? Lerta cerbumado, oni agnosku. Iri al malliberejo estos kiel hejmirado, por renkonti miajn elektitajn kunulojn, finfine. Mi aŭskultos kaj lernos, kaj kiam mi estos sufiĉe lerninta, mia dirko, la ŝlosilhoko en la plandumo de mia ŝuo, kroĉe malŝlosos mian fuĝpordon. Kiel mi ridetis kaj klukis pro ĝojo.

Des pli stulte, ĉar la afero ne disvolviĝis tiel.

Mia hararo estis fortondita. Mi estis trabanita en antisepsa ŝprucado. Malliberejaj vestoj kaj botoj estis donitaj, tiel mallerte, ke mi havis abundan tempon por transmeti miajn dirkon kaj monkolekton. Oni faris fingropremaĵojn kaj retinofotojn, kaj kondukis min al mia ĉelo. Por konstati kun granda ĝojo, ke mi havis kunĉelanon. Mia edukado finfine povis komenciĝi. Jen la unua tago de la resto de mia krimvivo.



12 из 204