
Jenő Rejtő. Papaveto, la temerarulo
tradukis: László Balázs
UNUA ĈAPITRO
Ĝenerale miaj amikoj kaj estimantoj opinias min idioto. Mi ne estas psikiatro, mi do ne povas kontroli ilin. Sed se mi estus psikiatro, eĉ tiam estas dubsence, ĉu la diagnozo de idiota psikiatro, konstatita pri si mem havas pruvoforton? Estas plej ĝuste klarigi tiujn demandojn al la leganto komence de la romano.
Miaj amikoj kaj estimantoj opinas min iom frenezeta pro mia vivmaniero.
Ĉar mi plej malofte scias posttagmeze, kie mi ekkuŝos vespere, ĉu mi ellitiĝos matene? Estas vere, kiel ŝip-hejtisto kaj vagabondo mi apenaŭ havas ŝancon fariĝi komitatano en iu respektinda klubo, sed mi neniam enuis en mia vivo, kaj ĉi-jare mi malsanis nur dufoje; unue malpli grave, kiam iu batis min je la kapo, la duan fojon pli grave, ĉar iu pikis min je la ventro.
Cetere mi fartas bone.
Ĝi komenciĝis tiel, ke en mia sanmensa periodo mi interrompis miajn universitatajn studojn en San Francisko pro la konsilo de miaj kuracistoj, kaj mi vojaĝis al Honolulu por ripozi. La ferio ĉe la Suda maro iom rebonigis mian sanstaton, sed mi povas danki mian finan resaniĝon al la terapio de kapitano Kuloto, kiu estis sklavokomercisto. Li varbis indiĝenajn kuliojn, ne tute delikatmaniere, tial oni nomis lin sklavokomercisto. Kanajlo ebriigis min en Tahitio, kaj vekiĝinte, mi estis sur la vaporŝipo de kapitano Kuloto sur la vasta maro. Bedaŭrinde oni ĉiam malhavas matrosojn, kaj kelkloke ankoraŭ estas modo vendi sensuspektajn homojn en ebria stato, kiel matroson. Sur la vasta maro la koncernulo devas subskribi la kontrakton. Tiaj psikiatroj, kiel kapitano Briĉes, povas tre efike persvadi al ies bonaj sentoj. De tiam troviĝas tiu ruĝa cikatro sur mia frunto.
Komence mi suferis multe, kiel sentema burĝo. Fine ja oni devus surkatedrigi kapitanon Kuloton en la universitato de San Francisko, kaj mi rekomendas lin ankaŭ al miaj kuracistoj lerni de li, ĉar li perfekte resanigis min nur per senrimedaj gimnastikaj ekzercoj.
