Tarzan de la Simioj

de

Edgar Rice BURROUGHS

Elangligis Donald J. HARLOW

Ĉapitro 1 Sur la maronde

Ĉi tiun historion mi aŭdis de iu, kiu rajtis rakonti ĝin nek al mi nek al iu ajn alia. Por la komenco mi kulpigu la delogan influon de bonjara vino je la rakontanto — por la cetero de tiu stranga historio, mian propran skeptikan nekredemon dum la postaj tagoj.

Kiam mia gaja gastiganto rimarkis, ke li tiom jam rakontis al mi, kaj ke mi restas dubema, lia stulta orgojlo transprenis la taskon komencitan de la bonjara vino, kaj tiam li elterigis skribajn pruvaĵojn en la formo de mucida manuskripto kaj sekaj oficialaj registraĵoj de la Brita Kolonia Instanco por subteni multajn el la gravaj partoj de lia rimarkinda historio.

Mi ne insistas pri la vereco de la historio, ĉar mi ne observis la okazaĵojn, kiujn ĝi portretas, sed la sincerecon de mia propra kredo, ke ĝi eble estas vera, sufiĉe atestu la fakto, ke raportante ĝin al vi mi fiksas fiktivajn nomojn al la ĉefrolantoj.

La flavaj kaj ŝimaj paĝoj el la taglibro de homo jam delonge mortinta, kaj la registraĵoj de la Kolonia Instanco, perfekte akordas kun la rakonto de mia gaja gastiganto, kaj tial mi transdonas al vi la historion ĝuste kiel mi pene kunpecigis ĝin el tiuj pluraj diversaj fontoj.

Se vi ne trovos ĝin kredebla, vi almenaŭ kunsentos kun mi, agnoskante, ke ĝi estas unika, rimarkinda, kaj interesa.

El la registraĵoj de la Kolonia Instanco kaj de la taglibro de la mortinto, ni informiĝas, ke iu juna angla nobelo — ni nomu lin Johano Clayton, Lordo Greystoke — ricevis komision fari aparte delikatan enketon pri la situacio en iu brita Okcidentafrika kolonio, el kies naivaj indiĝenoj alia eŭropa potenco laŭscie varbis soldatojn por sia indiĝena armeo, kiun ĝi utiligis sole por trudi la rikoltadon de kaŭĉuko kaj eburo de la sovaĝaj triboj apud la riveroj Kongo kaj Aruvimi. La indiĝenoj de la brita kolonio plendis, ke oni forlogis multajn el iliaj junuloj per belaj kaj instigaj promesoj, sed ke malmultaj, eble neniuj, iam ajn poste revenis al siaj familioj.



1 из 241