
Clayton ne faris demandojn — tio ne necesis — kaj la postan tagon, kiam la imponaj trajtoj de brita batalŝipo kreskis el fora horizonto, li duone decidis postuli, ke oni transportu lin kaj Damon Alicia al ĝi, ĉar daŭre kreskadis liaj timoj, ke nenio krom malbono povos rezulti el restado sur la minacanta Fuwalda.
Antaŭtagmeze ili atingis paroldistancon de la brita ŝipo, sed kiam Clayton preskaŭ decidis peti, ke la ŝipestro transirigu ilin al ĝi, subite ekevidentis la ridindeco de tia peto. Kiel li povus klarigi al komandanto de ŝipo de Ŝia Moŝto, ke li deziras reiri al la direkto, de kiu li ĵus venis!
Ĉu li informu ilin, ke du malobeemajn maristojn malĝentile traktis iliaj superuloj? Ili nur kaŝridus malantaŭ la manikoj kaj kulpigus lian deziron forlasi la ŝipon al unusola afero — malkuraĝo.
Johano Clayton, Lordo Greystoke, ne petis transirigon al la brita militŝipo. Malfruposttagmeze li vidis ĝian supron malaperi sub la fora horizonto, sed nur post kiam li eksciis tion, kiu konfirmis liajn plej profundajn timojn, kaj igis lin damni la falsan fierecon, kiu malhelpis al li serĉi sekurecon por sia juna edzino antaŭ nuraj horoj, kiam tiu sekureco estis atingebla — sekureco nun por ĉiam malaperinta.
La meza posttagmezo venigis la malgrandan, nejunan mariston, tiun faligitan de la ŝipestro antaŭ kelkaj tagoj, al tiu loko, kie Clayton kaj lia edzino staris ĉe la ŝipa flanko por rigardi la malkreskantajn trajtojn de la granda batalŝipo. La maljunulo poluradis latunaĵojn, kaj, proksimiĝante al Clayton, li sufloris:
"H'infero pagiĝos, sinjor', sur ĉi boato, ja kredu min, sinjor'. H'infero pagiĝos."
"Mi ne komprenas, sinjoro," diris Clayton.
"Nu, ĉu vi ne vidis, kio h'okazas? Ĉu vi ne h'aŭdis tiun diablidon-ŝipestron kaj liajn matojn senlumigi la duonon h'el la ŝipanaro?
