
ARKADIJ GAJDAR
TIMUR KAJ LIA TACHMENTO
Tradukis el la rusa lingvo: E. S. Pervertajlo kaj (la kantojn) R. Grinshpan
Jam pasis tri monatoj, depost kiam la komandanto de tank-regimento, kolonelo Aleksandrov ne estis hejme. Vershajne li estis che la fronto.
En la mezo de la somero li sendis telegramon, en kiu li proponis al la filinoj Olga kaj Jhenja la reston de la ferio pasigi apud Moskvo, en la somerdomo.
Shovinte sur la nukon koloran kaptuketon, kaj apogante sin sur la bastonon de brosbalailo, Jhenja malkontente staris antau Olga, kiu estis diranta al shi:
— Mi veturos kun la ajhoj, kaj vi ordigos la loghejon. Vi povas ne kuntiri la brovojn kaj ne leki la lipojn. Poste shlosu la pordon. La librojn redonu al la biblioteko. La amikinojn ne vizitu, sed tuj direktu vin al la stacidomo. De tie sendu al la pachjo tiun chi telegramon. Poste eltrajnighu kaj venu al la somerdomo. Eugenia, vi devas min obei… Mi estas via fratino…
— Mi estas same la via…
— Jes… sed mi estas pli agha… kaj finfine tiel ordonis la pachjo.
Kiam en la korto ekbruis la forveturanta auto, Jhenja suspiris kaj chirkaurigardis. Chie regis hhaoso kaj malordo. Shi proksimighis al la polva spegulo, en kiu videblis pendanta sur la muro la portreto de patro.
Estu Olga pli agha, kaj dume endas shin obei! Sed tamen che shi, che Jhenja estas la samaj kiel de la patro la nazo, busho, brovoj. Kaj vershajne estos sama shia karaktero.
Shi streche ligis la harojn per kaptuko, demetis la sandalojn, prenis chifonon, deprenis de la tablo la tukon, shovis sub la kranon sitelon kaj, kaptinte la broson, pushis al la sojlo la rubajharon.
Baldau ekzumis la primuso.
La planko estis kovrita per akvo. En la tolajha zinka trogo siblis kaj krevetis saposhaumo. La preterpasantoj mire rigardis la nudpiedan knabinon en rugha robeto, kiu, starante sur fenestrobreto de la tria etagho, kuraghe frotis la vitrojn de la malfermitaj fenestroj.
