Pereos la leono tute: Plej forta besto estas kat'!» Multfoje vidis mi, kaj tion.mi konfesas: Timulo timas iun ajn Kaj kredas, ke timata shajn' La tutan mondon jam impresas.

FRINGELO KAJ KOLOMBO

Kaptilon, pro hazard', ektrafis la fringel'. La malfelicha bird' baraktis kaj batalis, Sed la Kolomb-junul' nur mokis kaj moralis: "Jen kia hont'! Dum hela tag' Kaptilon vi enfalis! Ne trompus min hazarde tiu ag', Mi tion garantias ghuste." Sed jen Kolombo mem baraktas en kaptil'. Do juste! Al fremda malfelich' ne moku kun facil'!

DU BARELOJ

Veturis la Barel' kun vin', En la alia — Enhav' nenia. La vin-barel' sen bru' kaj ne urghante sin, Veturis, Sed en galop' alia kuris. Pro ghi sur la pavim' — tondrego kaj frapad', Kaj polvo en kaskad'. Pasanto en konfuz' al flanko sin sekuris, Audinte bruon en la strat', Sed malgrau bruo de Barel' Utilo ghia estis bagatel'. Reklamas sin vantulo sen modero, Sed tre modestas li en la afero. La granda hom' modestas en parol' Kaj grandas en aferoj por popol'. Laboras li persiste, en trankvilo Kaj sen babilo.

ANSEROJ

Per longa vergo kamparan' Anseran gregon en la urbon pelis Kaj per la verg' sufiche li kruelis, Ne tro ghentilis li per sia man':


13 из 82