
Burroughs naskiĝis en riĉa familio en Ĉikago kaj trapasis mallongan armean karieron. Geedziĝinte en 1900, lia edzino Emma kaj li havis du filojn kaj unu filinon. Dum la unuaj jaroj la familio vivis preskaŭ en malriĉeco. Burroughs ofte ŝanĝis la laborlokon.
Lia vivstato pliboniĝis, kiam li 35-jara komencis verki por popularaj fikcigazetoj. Lia unua publikigita verko estis _Sub la lunoj de Marso_, ekaperinta felietone en 1912. Samjare li eldonis la faman _Tarzan de la simioj_, kaj jam en la posta jaro li povis fondi propran eldonejon. Komence de la 20-aj jaroj li verkis mezume tri romanojn jare por povi pagi sian luksan vivstilon kaj por kompensi siajn malbonajn financajn investojn. Dum la 2-a mondmilito li laboris kiel militraportisto en la suda Pacifiko. Li mortis de kormalsano en 1950.
Kvankam la literatura kritiko ofte taksas la verkojn de Burroughs krude verkitaj kaj ŝablonecaj--li ja mem diris iam al intervjuanto, ke li ne trompas sin pri la "beletraj" kvalitoj de sia verkaro--ili facile ensorĉas legantojn per sia rapidmoveco kaj fantazipleno, kiun aklamis verkistoj kiel Ray Bradbury kaj Arthur C. Clarke. Jane Goodall, zoologino, kiu esploris la grandajn simiojn de Afriko, atribuis sian unuan junaĝan fascinon pri sia estonta esplortemo al la Tarzan-libroj. La "simiohomo" Tarzan efektive iĝis parto de la populara kulturo de la 20-a jarcento, kies maleston oni malfacile povus imagi.
La leganto ne povas pretervidi en la verkoj de Burroughs elementojn, kiuj laŭ la hodiaŭa juĝo estas ne tre "politike ĝustaj" kaj foje rasismaj. Neblankuloj ne ĉiam, sed ofte rolas kiel maliculoj, la kolonianto-rolo de la blankuloj estas kvazaŭ memkompreneblaĵo, kaj la prezentata rilato inter viroj kaj virinoj sekvas la normkomprenojn de antaŭ kelkaj generacioj. Burroughs plene dividis la regantan mondrigardon kaj la socitipajn antaŭjuĝojn de siaj usonaj samtempuloj--kaj tiuj antaŭjuĝoj estas multloke kvazaŭ palpeblaj por legantoj.
