
En la Pelucidaro-serio, al kiu apartenas _Ĉe la koro de la Tero_, la maljuna sciencisto Abner Perry kaj juna akompananto, la romanheroo David Innes, tratunelas la Teron 800 kilometrojn per unika borveturilo ĝis la kava spaco en la mezo de la planedo. Tie ili renkontas vivoformojn, kiuj formortis sur nia Tero antaŭ milionoj da jaroj, sed ankaŭ civilize ŝtonepokan homaron, sklavigitan de drakosimilaj reptilioj, la potencaj maharoj, mastroj de la interna mondo. Pelucidaron, la landon de eterna tagmezo, lumigas miniatura suno, kiun la gravita forto tenas pendanta en la centro de la kavaĵo. La du novalvenintoj baldaŭ rekonas sian mision: alporti al la pelucidara homaro kulturon kaj civilizon, kaj liberigi ĝin elsub la maharoj, venigante ĝin al ĝia laŭrajta loko pinte de la specioj.
ANTAŬPAROLO
Unue, bonvolu memori, ke mi ne supozas, ke vi kredos ĉi tiun historion. Do vi ne mirus pri lastatempa travivaĵo mia, en kiu, kirasite per naiva fido, mi senĝene rakontis ĝian esencon al membro de la Reĝa Geologia Societo okaze de mia lasta vojaĝo al Londono.
Certe ŝajnus al vi, kvazaŭ oni kaptis min ĉe tiel abomena krimo kiel la ŝtelo de la Juveloj de la Krono el la Turo
La erudiciulo, al kiu mi konfidis, glaciiĝis antaŭ ol mi atingis la duonon--nur tio savis lin de eksplodiĝo--kaj miaj revoj pri honora membreco en la Societo, oraj medaloj kaj niĉo en la Glorhalo forvaporiĝis en la maldensan, fridan aeron de lia arkta teniĝo.
Sed mi kredas la historion, kaj ankaŭ vi kredus, kaj ankaŭ la klerulo de la Reĝa Geologia Societo kredus, se vi ambaŭ povus aŭdi ĝin el la buŝo de tiu viro, kiu rakontis ĝin al mi. Se vi estus vidinta, kiel mi, la fajron de veremo en tiuj grizaj okuloj, aŭdinta la tonon de sincero en tiu mallaŭta voĉo, sentinta la kortuŝecon--ankaŭ vi kredus. Vi ne bezonus la definitivan pruvon, kiun mi vidis: la bizaran ramforinko-similan beston, kiun li kunportis el la interna mondo.
