Tiam Perry interesis min pri sia inventaĵo. Li estis maljunulo, kiu dediĉis la plej longan parton el sia longa vivo al la perfektigo de meĥanika subtera borveturilo. Kiel distraĵon li studis paleontologion. Mi studis liajn planojn, aŭskultis liajn argumentojn, ekzamenis lian funkciantan prototipon--kaj, konvinkite, mi disponigis la necesajn monrimedojn por konstrui plenampleksan, praktikan borveturilon.

Mi ne klarigos nun la detalojn de ĝia konstruo; ĝi kuŝas en la dezerto, proksimume du mejlojn

Mi memoras la sortodecidan nokton, kvazaŭ ĝi estus la hieraŭa, en kiu ni intencis elprovi la praktikecon de tiu mirinda inventaĵo.

Estis preskaŭ noktomeze, kiam ni iris al la alta turo, en kiu Perry estis konstruinta sian "feran talpon", kiel li ŝatis nomi ĝin. Ĝia granda nazo ripozis sur la nuda tero. Ni trapasis la pordojn de la ekstera blendo, sekure fermis ilin, trapasis al la kajuto en la interna cilindro, kiu entenis la regadmeĥanismon, kaj ŝaltis la elektrajn lampojn.

Perry rigardis al sia generatoro; al la grandaj rezervujoj, kiuj tenis la vivdonajn ĥemiaĵojn, per kiuj li produktos freŝan aeron por anstataŭi tiun, kiun ni foruzos spirante; al siaj mezurinstrumentoj, kiuj registros temperaturojn, rapidecon, distancon, kaj kiuj analizos la trapasatajn rokaĵojn.

Li provis la stirilon kaj superrigardis la fortajn dentradojn, kiuj transdonos mirindan rapidecon al la giganta borilo ĉe la nazo de lia stranga veturilo.

Niaj seĝoj, en kiujn ni zonis nin, estis tiel fiksitaj sur transversaj stangoj, ke ni sidus ekvilibre, egale ĉu la maŝino plugus vojon malsupren en la internaĵon de la Tero, ĉu ĝi moviĝus horizontale laŭlonge de granda karbvejno, aŭ ĉu ĝi suprenirus vertikale al la supraĵo.

Finfine ĉio pretis. Perry klinis sian kapon kaj preĝis. Dum momento ni silentis, kaj tiam la mano de la maljunulo ekkaptis la ŝaltostangon. Eksonis timiga muĝego sub ni--la giganta framo tremis kaj vibris--aŭdiĝis ekbruego, kiam la mola grundo ekpasis tra la kavaĵo inter la interna kaj ekstera blendoj kaj deponiĝis malantaŭ ni. Ni ekiris!



5 из 133