
Mi trovis lin tute subite kaj ne malpli neatendite, ĉe la rando de la granda Sahara Dezerto. Li staris antaŭ kaprofela tendo meze de areto da daktilpalmoj ĉe eta oazo. Araba tendaro kun ok aŭ dek tendoj staris proksime.
Mi estis en Afriko por ĉasi leonojn. Mia trupo konsistis el dek du dezertidoj; mi estis la sola "blankulo". Dum ni proksimiĝis al la punkto de verdaĵo, mi vidis la viron eliri el sia tendo kaj scivoleme rigardadi al ni, ombrante siajn okulojn per levita mano.
Ekvidinte min, li rapidis antaŭen por renkonti nin.
"Blankulo!" li ekkriis. "Laŭdon al la Sinjoro! Jam de horoj mi vin rigardas, esperante, sed ankaŭ dubante, ke ĉi-foje venas blankulo.
Diru al mi la daton. Kiun jaron ni havas?"
Kaj kiam mi respondis, li ŝanceliĝis kvazaŭ batite rekte sur la vizaĝon, kaj li devis ekkapti la ledrimenon de mia piedingo por sin apogi.
"Ne povas esti!" li kriis post momento. "Ne povas esti! Diru, ke vi malpravas aŭ ke vi nur ŝercas."
"Mi diras al vi la veron, mia amiko," mi respondis. "Kial mi trompus aŭ provus trompi nekonaton pri tia banalaĵo kiel la dato?"
Dum longa tempo li staris silenta kaj kun klinita kapo.
"Dek jaroj!" li murmuris finfine. "Dek jaroj, kaj mi kredis, ke pasis apenaŭ pli ol unu!"
Dum tiu nokto li rakontis al mi sian historion--tiun, kiun mi kiel eble plej fidele ripetas, laŭ mia memoro, al vi.
1-a ĉapitro
AL LA ETERNAJ FAJROJ
Mi naskiĝis en Connecticut
Mi faris ĉion, kion mi kapablis, por plenumi la lastajn dezirojn de mia patro--ne pro la heredaĵo, sed ĉar mi amis kaj honoris mian patron. Ses monatojn mi laboregis en la minejo kaj en la kontoroj, ĉar mi volis ekkoni ĉiun detalon de la negoco.
