Kaj mi estis tute certa, ke li deziros, ĉar li neniam preterlasis okazon fari preĝon. Li preĝis, kiam li vekiĝis, li preĝis antaŭ ol manĝi, li preĝis post la manĝo kaj nokte, antaŭ ol enlitiĝi, li preĝis denove. Intertempe li ofte trovis aliajn okazojn preĝi, eĉ kiam la motivo ŝajnis iom dubinda laŭ mia mondeca vidpunkto--nun, kiam li estis baldaŭ mortonta, mi antaŭvidis kun granda certeco veran orgion de preĝado, se decas per tia metaforo aludi agon tiel solenan.

Sed je mia mirego mi malkovris, ke, kiam la morto rigardaĉis en lian vizaĝon, Abner Perry transformiĝis en novan personon. El lia buŝo eliris ne preĝoj, sed klara rivero de nemoderigitaj blasfemoj, ĉiuj direktitaj kontraŭ tiu kviete obstina meĥanismo.

"Ŝajnas al mi, Perry," mi riproĉis, "ke viro de via pretendita pieco preferus preĝi ol blasfemi, kiam la morto proksimiĝas."

"Morto!" li kriis. "Ĉu tio ĉagrenas vin? Nia morto estas sensignifa, kompare kun la perdo, kiun la mondo devos suferi. Sciu, David, ke per tiu ĉi fera cilindro ni elmontris eblecojn, pri kiuj la scienco apenaŭ eĉ revis. Ni utiligis novan principon, kaj per ĝi ni donis al masiva peco de ŝtalo la potencon de dekmil viroj. La estingiĝo de du homaj vivoj interne de la Tero tute ne estas komparebla kun la mondotragedio, kiu entombigos en la interno de la Tero la eltrovaĵojn, kiujn mi faris kaj elprovis en la sukcesa konstruo de la maŝino, kiu portas nin pli kaj pli proksimen al la eternaj fajroj de la centro de la Tero."

Mi ne hezitas konfesi, ke mi pli multe maltrankviliĝis pri nia propra sorto ol pri ia eventuala perdo suferota de la mondo. La mondo almenaŭ nenion scius pri sia perdo, dum al mi la afero estis reala kaj terura.

"Kion ni faru?" mi demandis, maskante mian ĉagrenon per malalta kaj firma voĉo.

"Ni povus halti ĉi tie kaj morti de sufokiĝo, kiam malpleniĝos niaj aer-rezervujoj," respondis Perry, "aŭ ni povus daŭrigi antaŭen kun la eta espero, ke ni baldaŭ sufiĉe devojigos la borveturilon el ĝia vertikala pozicio, por ke ni iru laŭ la arko de granda cirklo, kio finfine revenigus nin al la tersupraĵo.



7 из 133