Se ni sukcesos je tio antaŭ ol atingi la tre altan temperaturon de la interno, ni eble saviĝos. Laŭ mia opinio, povas esti unu ŝanco de sukceso kontraŭ kelkaj milionoj, ke ni malsukcesos--se ni daŭrigos antaŭen, ni mortos pli rapide, sed ne malpli certe ol se ni sidos senfare, atendante la torturon de malrapida kaj terura morto."

Mi ekrigardis la termometron. Ĝi montris 110 gradojn. Kaj dum ni parolis, la fortega fera talpo boris pli ol mejlon plu en la rokon de la Tera krusto.

"Ni daŭrigu, do," mi respondis. "Kun ĉi tiu rapideco baldaŭ venos la fino. Vi neniam informis min, ke la rapideco de la maŝino estos tiel alta, Perry. Ĉu vi sciis?"

"Ne," li respondis. "Mi ne povis precize kalkuli la rapidecon, ĉar mi ne havis instrumenton, kiu povus mezuri la egan potencon de mia generatoro. Sed mi kredis, ke ni moviĝos po proksimume kvincent jardojn

"Kaj ni moviĝas po sep mejlojn hore," mi konkludis por li, rigardante la distancometron. "Kiel dika estas la krusto de la Tero, Perry?" mi demandis.

"Ekzistas preskaŭ tiom da konjektoj, kiom geologoj," li respondis.

"Oni taksas ĝin je tridek mejloj, ĉar la interna varmeco, kiu pliiĝas po proksimume unu gradon je ĉiu sesdek- aŭ sepdekfuta profundiĝo, sufiĉus por fandi la plej fandimunajn substancojn je tiu distanco sub la tersupraĵo. Sed alia supozas, ke la fenomenoj de precesio kaj nutacio postulas, ke la Tero, se ĝi ne estas tute solida, devas havi kruston dikan je pli ol okcent mejloj. Do jen. Vi povas elekti."

"Kaj se ĝi montriĝos solida?" mi demandis.

"Estos al ni finfine egale, David," respondis Perry. "En la plej bona okazo sufiĉos nia fuelo por tri- aŭ kvartaga veturado, dum ne restos aero pli ol tri tagojn. Ambaŭ, do, ne sufiĉos por sendanĝere travojaĝi okmil mejlojn da roko al la antipodo."



8 из 133