de la filozofi-tabel', post kvin jarcentoj) vojoj, klare, ĉe ni ŝanĝiĝos senkompare: ŝoseoj ĉie tra Rusland' plektiĝos en abunda kvant'. Per larĝaj arkoj pontoj feraj transpaŝos super la akvar'; disigos montojn ni; sub mar' aperos volboj plenfieraj, kaj ĉiu pasaĝer-staci' disponos je restoraci'.

7

XXXIV Nun aĉas niaj vojpavimoj, putradas pontoj en forges', en la stacioj — puloj, cimoj malhelpas dormon per agres'; manĝejoj mankas. Nur stabile prezlisto pompas, senutile sur muro pendas ĝi: incit' kaj vana mok' por apetit'. Kaj dume vilaĝan'-ciklopo ĉe forĝa flam' kun ruĝa hel' kuracas flegme per martel' kreaĵon sveltan de Eŭropo, benante sulkojn ĉe vojrand' kaj kavojn de la patroland'. XXXVIII Kastel', adiaŭ, atestanto de l' eksa glor'. Ne haltu, nu! Jam blankas fostoj ĉe la rando de l' urbo. Laŭ Tverskaja plu kaleŝo flugas trans kavetoj. Preteras budoj, inoj, sledoj, lanternoj, buboj, apotek', vendistoj, buĥaran'-uzbek', palacoj, temploj kaj ĝardenoj, butikoj kun diversa var', bulvardoj, turoj, kozakar', kabanoj, modaj magazenoj, balkon', leonoj ĉe pordeg', sur krucoj — da monedoj greg'.

9

XIII Lin ekobsedis maltrankvilo, neretenebla vojaĝem' (turmenta, vere, vivostilo, ne multaj ĝin elektas mem).


11 из 16