Do li forlasis la bienon, de kampoj kaj arbar' serenon — kun sanga ombro en imag', hantinta lin je ĉiu tag', kaj ekvojaĝis li sencele, kun sola sento en obsed'; sed ankaŭ pro vojaĝoj ted' subpremis baldaŭ lin kruele; samkiel Ĉackij, por final' revenis li — de ŝip' al bal'. XIV Sed jen la homamas' ektremis flustreto kuris tra la hal'… Al la mastrino dam' alvenis ŝin sekvis grava general'. Ŝi estis tute ne rapida, ne parolema kaj ne frida, sen arogeco por impres', sen pretendemo je sukces', sen afektetoj laŭ la rolo, sen la imita fals-kondut'… Kviete simplis ŝi en tut', aspektis ŝi kiel simbolo du comme il faut…

(Ho ve, Ŝiŝkov': por la traduko mankas pov').

XVIII “Do vi edziĝis! Ag' ne vana! Delonge?” — Pasas dua jar'. — “Al kiu?” — Larina. — “Tatjana!” — — Ĉu vi ŝin konas? — “Jes, najbar' mi estas.” — Venu. — Princo iras al la edzino, kaj altiras amikon sian por prezent'. Ŝi lin rigardas… Stranga sent'… Sed pro konsterno enanima, konfuz', perplekso kaj mireg' ŝin ne perfidis la memreg', kaj restis la sinten' kutima: la sama tono kaj ĝentil', kaj klinsaluto en trankvil'. XIX Jes ja! neniom ŝi ektremis, ŝin ne atakis ruĝ aŭ pal'… Ne movis brovon, ne kunpremis eĉ lipojn je eventual'. Eŭgen' rigardis diligente, sed li ne povis eĉ momente rekoni trajtojn de l' fraŭlin'. Li volis alparoli ŝin, sed — ne kapablis. Ŝi enketis,


12 из 16