neniu hom' egalus vin!Decidis la Supera sfero:mi estos via, laŭ destin'.Viv' mia estis garantiode nia nepra rendevu';al mi vin certe sendis Dio,ĝis morto vi min gardos plu…En sonĝoj vi al mi imponis,min ĉarmis — antaŭ via ven':rigardo logis min ĝis sven',la voĉo enanime sonisdelonge… Estis ne vizi'!Eniris vi — mi tuj rekonis,ekflamis kaj en sentoj dronis,enpense diris mi: jen li!Ĉu ne, mi aŭdis vin kaj ŝatis:al mi vi diris en intim',dum mizerulojn mi kompatis,aŭ per sincera preĝo flatisangoron preman de l' anim'?Kaj ĉu ne vi en tiu horoekbrilis, kvazaŭ meteoro,kaj en krepusko de vesper'kliniĝis super la kuseno?Al mi, kun amo kaj serenovi flustris vortojn de esper'…Ĉu estas vi anĝelo garda,aŭ deloganto plej kovarda:vi miajn dubojn pelu for.Ĉu tio estas — iluziatrompaĵo de naiva kor',kaj min atendas sort' alia?..Egale! Mian sorton nural vi transdonas mi sen plendo,mi verŝas larmojn sen mezur'kaj vin petegas pri defendo…Imagu: vivas mi en sol',neniu min komprenas tute,racio mia velkas mutekaj mi pereas sen konsol'.Do venu: per rigard' aŭ voĉoesperon veku en la kor',aŭ rompu sonĝon kun angor'per la merita, ve, riproĉo!Relegi timas mi… Jen fin'!La honto premas min katene…Honoro via gardas min,mi min al ĝi konfidas plene…