ĉu jam delongas la alven', de kiu lok' — ĉu de l' bien'? Kaj poste al la edzo ĵetis rigardon lacan; glitis for… Kaj li senmovis en angor'.

10

I Reganto febla kaj kovarda, nenifarulo, kalva dand', de gloro favorat' hazarda potencis tiam en la land'… XII Rusi' denove ekkvietis, la car' diboĉis plu, sed jam delonge, eble, reflagretis fajrero de alia flam'…

LETERO DE TATJANA AL ONEGIN

Al vi mi skribas — kio plia necesus por la sent-esprim'? Nun povas vi laŭ volo via ignori min kun malestim', sed al plorinda sorto mia havante guton da kompat', vi min ne lasos en malŝat'. Komence volis mi silenti, kaj kredu, ke pri mia hont' ne scius vi eĉ en estont', se povus mi esperon senti ke mi vin vidos — iam ajn, eĉ unufoje dum semajn', por aŭdi vian voĉon, diri replike vorton, kaj dum tag' kaj nokto, ĉiam en imag' renkonton novan prisopiri. Sed vi enuas en soci', vilaĝo tedas vin kutime, kaj ni… ne brilas tute ni, eĉ se vin ŝatas simplanime. Ho, kial vi vizitis nin? Izole, en vilaĝa foro neniam mi ekkonus vin, kaj vivus sen amar', angoro. Impetojn de malsperta koro bridinte iam (eble, jes…), amikon trovus laŭ inklino, fidela iĝus mi edzino kaj la patrino, laŭ neces'. Alia!.. Sed sur tuta tero


13 из 16