roast-beef sanganta — laŭ bonvolo,kaj trufoj — lukso de junec',de franca art' elita spec';Strasburga kuk' el ladskatolo,fromaĝ Limburga — alta klas',kaj orkolora ananas'.
2
XXXV En paca vivo ili amiskutimojn de l' gepatra ter':alvenon de printemp' ornamisper rusaj blinoj kun buter';konfesis dum la jar' dufoje;rond-balancilon ŝatis ĝoje,popolajn kantojn, dancojn plu.Dum festo de la Triunu'oscedas la popol-amaso —sur levistikon kun fervor'larmetis ili laŭ la mor';por ili vivnecesis kvaso,kaj en festen' laŭ ranga skal'por gastoj estis la regal'. XXXVI Do ili maljuniĝis pare.Kaj malfermiĝis jam en fin'ĉerk' por la edzo. Ordinareli prenis kronon de l' destin':li mortis je tagmanĝa horo,kaj adiaŭis kun priploronajbar', filinoj kaj edzin'pli kore, ol alian, lin.Li estis simpla kaj honesta,kaj, kie kuŝas lia rest',sur tomba ŝton' legeblas tekst':Dimitrij Larin, vir' modesta,ĉefkolonel', kun dia grac'ripozas tie ĉi en pac'.
4
XL Sed nia norda temp' somera,pri suda vintro parodi',brilinte, ĉesas, efemera —ne ŝatas tiun fakton ni.Ĉiel' jam spiris per aŭtuno,jam malpli ofte brilis suno,pli kurta iĝis hela tag',arbara denso ĉirkaŭ lag'