nudiĝis triste kaj sublime, sur kampo jen nebula stri', ansera karavan' kun kri' al sudo flugas: do proksime la temp' enua laŭ esenc' — novembro pretas al komenc'. XLI En frid' aperas matenruĝo, kvietas post laboro-fin' la kampoj; iras nun kun muĝo malsata lupo kun lupin'; ĉeval' timanta ronkas treme — kaj la rajdanto singardeme galopas for de tiu val'; paŝtisto brutojn jam el stal' ne pelas ĉe maten-aŭroro, tagmeze lia korna son' ne vokas gregon laŭ bezon'; virgino kantas dum laboro, kaj vintre ĉe la nokta ŝpin' flamanta ken' amikas ŝin. XLII Do regas frostoj jam krakante, arĝente helas kampa vast'… (Vi nun atendas rimon “kante” — do jen, ricevu sen prokrast'!) Pli bele ol eĉ mod-pargeto, glacie brilas rivereto, de ĝojaj knaboj la soci' glitkuras brue sur glaci'; ansero peza gravmienas, volante naĝi laŭ river', glacion paŝas kun fier', sed glite falas ĝi; serenas unua neĝ en fluga driv' falante al la bord-dekliv'. XLVII Flam' estingiĝas; karbo ora cindriĝas hele post forbrul'; apenaŭ ŝvebas stri' vapora, kaj varme spiras en angul' nun la kameno. Tuben fluas la pipa fumo, kaj situas surtable ŝaŭma vinpokal'. Densiĝas jam vesper-vual'… (Al mi tre plaĉas blag-abundo kaj amikeca vin-kalik' en temp', nomata sen logik' “la tempo inter lup' kaj hundo” — nom' vere stranga.) En komfort' aŭdeblas nun amika vort':


8 из 16