
27. Metodo por Kuraci Vundon
Iam antaŭe, iu estis skurĝita de la reĝo. Post tio, li ŝmiris sian vundon per ĉevala fekaĵo kun espero, ke la vundo cikatriĝu pli rapide. Tiam malsaĝulo vidis tion kaj ekĝojis, pensante: "Mi trovis bonan metodon por kuraci vundon." Li do hastis hejmen, kaj ordonis al sia filo: "Skurĝu min je la dorso. Mi havas bonan metodon por kuraci vundon kaj volas ĝin provi." Skurĝite, li ŝmiris sian vundon per ĉevala fekaĵo, kaj prenis tion kiel bonan kuracarton.
28. Pliĉarmigi la Edzinon
Iam antaŭe vivis malsaĝulo. Lia edzino estis ĉarma krom la malbela nazo. La malsaĝulo eliris, kaj hazarde vidis virinon ĉarman kun bela nazo. Li pensis: "Mi detranĉu ŝian nazon, kaj metu ĝin sur la vizaĝon de mia edzino. Ĉu mia edzino ne pli ĉarmiĝus je tio?" Li do detranĉis la nazon de la virino, kaj haste revenis hejmen kun la detranĉita nazo. Li senprokraste elvenigis sian edzinon: "Eliru rapide! Mi donu al vi belan nazon." Je la eliro de la edzino, li tuj detranĉis ŝian nazon, kaj metis la alian sur ŝian vizaĝon. Sed bedaŭrinde, la nazo neniel povis algluiĝi al la vizaĝo. Do li vane sennazigis kaj dolorigis ankaŭ sian edzinon.
29. Klopodo por Plej Valora Vestaĵo
Iam antaŭe, malriĉulo vivis en mizero, kaj tenis sian vivon nur per laborado por la aliaj. Oni donis al li malnovan vestaĵon, kaj per ĝi li sin vestis. Kiam iu vidis tion, li diris al la malriĉulo: "Vi ja naskiĝis el nobela klaso kaj prestiĝa familio. Kiel vi povas surporti tiel malnovan vestaĵon? Mi instruu al vi, kiel vi havigu al vi la plej valoran. Vi devas agi laŭ mia instruo. Mi ne trompas vin." La malriĉulo ekĝojis, kaj promesis lin obei. La viro do bruligis fajron antaŭ ili, kaj ordonis: "Demetu vian vestaĵon, kaj ĵetu ĝin en la fajron. Vi trovos el cindro la plej valoran vestaĵon, donacitan de la reĝo." La malriĉulo vere tiel agis laŭ la propono. Poste li serĉadis la deziratan vestaĵon en la cindro, sed trovis nenion.
