
30. Edziĝo de la Paŝtisto
Iam antaŭ longa tempo vivis ŝafisto. Li lertis en la paŝtado, kaj liaj ŝafoj plimultiĝis ĝis miloj. Tamen li estis tre avara, kaj neniam volis helpi al la aliaj. Tiam insidemulo intencis lin trompi per artifiko. Li do iris kun sia parenco al la ŝafisto, kaj diris al li: "Nun mi volas parenciĝi kun vi kiel en unu familio. Mi scias, ke tiu ĉi viro havas ĉarman filinon. Mi svatu ŝin al vi kiel vian edzinon." Aŭdinte tion, la ŝafisto tre ĝojis. Li donacis al tiu multajn ŝafojn kaj alian havaĵon. Post nelonge, la insidemulo revenis al la ŝafisto, kaj diris: "Hodiaŭ via edzino naskis filon al vi." La ŝafisto ankoraŭ ne vidis sian edzinon, tamen li ekzaltiĝis de la informo. Li denove donacis multe al la insidemulo. Poste, la insidemulo refoje revenis al la ŝafisto, kaj informis lin: "Via filo mortis post sia naskiĝo." Informiĝinte pri tio, la ŝafisto ekploregis dolore.
31. “Kapabla Azeno”
Iam bramano volis okazigi religian ceremonion. Li ordonis sian lernanton: "Mi bezonas bakitajn urnojn por la ceremonio. Iru al la bazaro kaj dungu metiiston por mi." La lernanto obeis, kaj iris al la hejmo de metiisto. Tiam la metiisto portis per azeno bakitajn urnojn al la bazaro por vendi, sed survoje la azeno rompis ĉion dum momento. Li povis fari nenion alian ol reveni hejmen deprimita, kaj ploris ĉagrene pro la perdo. Vidinte lin, la lernanto demandis: "Pro kio vi tiel ĉagreniĝis?" La metiisto respondis: "Por min vivteni, mi laboregis pene dum longa jaro, kaj elfaris multajn bakitaĵojn, tamen kiam mi portis ilin al la bazaro por vendi, la damninda azeno rompis ĉion dum momento. Ĝuste pro tio mi ĉagreniĝis." Aŭdinte la respondon, la lernanto diris kun ĝojo: "Tiu azeno estas vere eksterordinara! Ĝi eĉ kapablas momente detrui ĉion, kion vi elfaris dum tiel longa tempo.
