
35. La Hazardaj Trezoroj
Iam estis malriĉulo, kiu vivis en granda mizero. Li ŝuldis tre multe al aliaj, kaj havis neniom por redoni la ŝuldon. Li do povis fari nenion alian ol fuĝi malproksimen. Kiam li venis en dezerton, li hazarde trovis skatolon plenan de trezoroj. Sub ĝia kovrilo kuŝis spegulo sur la valoraĵoj. Vidinte la skatolon, li ĝojegis, kaj tuj malfermis la kovrilon. Sed kiam li vidis homfiguron en la spegulo, li ektimis. Alpremante la manojn surbruste, li diris humile: "Mi opiniis, ke ĝi estas malplena skatolo. Mi tute ne atendis, ke vi estas ene. Indulgu min pro tio."
36. Restigi la Feon
Iam antaŭe iu sin kulturis en la montaro, kaj fine fariĝis feo kun kvin magiaj povoj. Per la magie travideblaj okuloj li povis vidi ĉiajn trezorojn kaj valoraĵojn kaŝitajn sub la tero. Kiam la reĝo informiĝis pri tio, li ĝojegis, kaj demandis al siaj subuloj: "Kion mi faru, ke li ĉiamrestadu en nia regno anstataŭ iri al alia loko? Tio povus havigi al mi pli multe da trezoroj." Malsaĝa subulo tuj iris al la feo, elprenis liajn okulojn kaj portis ilin al la reĝo. Li raportis: "Mi jam elprenis liajn okulojn, do li neniel povos iri al aliaj lokoj, sed porĉiam restos en nia regno." La reĝo riproĉis lin: "Mi volas restigi la feon en nia regno nur pro tio, ke li povas vidi ĉiajn trezorojn sub la tero. Nun vi jam difektis lian vidpovon, do per kio li estos ankoraŭ utila al mi?"
