
37. Mortigi la Restajn Bovojn
Iam antaŭe, paŝtisto havis ducent kvindek bovojn. Li paŝtis ilin en diversaj herbejoj laŭ sezono, kaj ĉiam prizorgis ilin atenteme. Foje, tigro formanĝis unu el ili, do la paŝtisto pensis: "Mi jam perdis unu bovon, kaj ne plu sufiĉas la antaŭa nombro. Por kio mi ankoraŭ paŝtu ilin?" Li do pelis la bovojn al alta krutaĵo, kaj puŝis ilin suben en profundaĵon. Ĉiuj liaj bovoj mortis de tio.
38. Trinki Akvon el la Ligna Tubo
Iam antaŭe, malsaĝulo soifegis dum sia promenado. Kiam li vidis klaran akvon elfluantan el ligna tubo, li tuj ektrinkis. Trinkinte ĝiskontente, li levis la manojn kaj diris: "Mi jam trinkis sufiĉe. Ĉesigu vian fluadon." Sed la akvo daŭre fluis kiel antaŭe. Li do koleris, kaj kriis: "Mi jam fintrinkis, kaj ordonis vin ĉesigi vian fluadon. Sed kial vi ankoraŭ fluaĉas?" Vidinte tion, oni diris al la trinkinto: "Kiel malsaĝa kaj senscia vi estas! Kial vi ne foriru, sed volas ĉesigi la fluadon de la akvo?" Dirinte, li tiris la trinkinton al alia loko.
39. Ŝmiri la Domon
Iam antaŭe, iu vizitis aliulon kaj vidis, ke liaj muroj estas bone ŝmiritaj, kaj la planko estas ankaŭ glata kaj pura. Li do demandis: "Per kio vi ŝmiris viajn murojn kaj plankon tiel okulplaĉaj?" La gastiganto respondis: "Unue, mi infuzis la rizbranon ĝisplene, kaj miksis ĝin en la ŝlimon. Poste mi ŝmiris la murojn per la ŝlimo. Do ili estas tiel okulplaĉaj." La vizitanto pensis: "Nur uzi la rizbranon estas malpli bone ol la rizgrajnon por pliglatigi kaj pliblankigi la murojn." Li do miksis rizgrajnon en la ŝlimon, kaj ŝmiris la muron. Sed tamen, la muroj des pli malglatiĝis kaj eĉ fendiĝis pro tio. Li do foruzis la rizgrajnon vane, kaj ankaŭ ne ricevis la deziratan efikon. Estus multe pli bone, se li donus rizgrajnon al malriĉuloj por havigi al si meriton.
