
40. Sufero de la Kalveco
Iam, estis homo kalva. Li suferis ne nur de malvarmo vintre kaj varmo somere, sed ankaŭ de la pikado de moskitoj kaj tabanoj. Pro tio li turmentiĝis tagnokte, kaj suferis multe. Alvenis kuracisto lerta pri diversaj kuracartoj. La kalvulo do vizitis lin, kaj diris al li: "Mi petas, ke vi kuracu min de la kalveco." La kuracisto estis ankaŭ kalva, li do demetis sian ĉapon kaj respondis: "Ankaŭ mi suferas dolore de la kalveco. Se mi povus kuraci tion, mi nepre kuracus al mi unue por forigi la suferon."
41. Kverelo inter Du Demonoj
Iam antaŭe, du demonoj komune posedis skatolon, bastonon kaj paron da sandaloj. Ili konfliktis unu kun la alia por proprigi al si ĉion el ili. Do ili senĉese kvereladis tagnokte. Tiam iu vidis tion, kaj demandis: "Je kio raras la skatolo, bastono kaj sandaloj, ke vi eĉ kvereladis tiel furioze?" La demonoj respondis: "La skatolo povas eligi vestaĵojn, manĝaĵojn, matracojn, litaĵojn kaj ĉiujn aliajn bezonaĵojn; per la bastono oni povas subigi ĉian malamikon, ke ili neniam kontraŭstaru plue; kaj per la sandaloj oni povas flugi libere en la ĉielo." Informiĝinte pri tio, la viro diris al la demonoj: "Tenu vin malproksimaj por momento, ke mi dividu ilin konvene por vi." Je lia ordono, la demonoj iris malproksimen. La viro do prenis la skatolon kaj bastonon, kaj per la sandaloj li flugis en la ĉielon. La demonoj ektimis, sed povis fari nenion kontraŭ tio. La viro do diris al ili: "Nun mi ja posedas tion, pri kio vi kvereladis senĉese. Ne kverelu plue."
