
4. Malĉastulino kaj Ŝia Edzo
Iam estis malsaĝulo, kiu amegis sian edzinon. Lia edzino estis ĉarma, sed malĉasta. Dum ŝia kontakto kun aliaj viroj, ŝin regis arda pasio. Ŝi volis forlasi sian propran edzon kaj sin ĵeti en la sinon de alia viro. Ŝi do ŝtele diris al maljunulino: "Post mia foriro vi trovu virinan kadavron, metu ĝin en nian ĉambron, kaj diru al mia edzo, ke mi mortis." Dumforesto de la malsaĝulo, la maljunulino metis virinan kadavron en lian ĉambron, kaj poste diris al li: "Via edzino mortis." Rigardinte la kadavron, la edzo vere kredis tion. Li do ploregis korŝire. Per multaj lignoj kaj oleo li cindrigis la kadavron, ensakigis la cindron kaj tenis ĝin en sia sino tagnokte. Nelonge poste, la edzino tediĝis pri la kromedzo, kaj revenis al sia antaŭa hejmo. Ŝi diris al la edzo: "Mi estas via edzino." La edzo respondis: "Mia kara edzino jam forpasis. Kiu estas vi, ke vi eĉ aŭdacas pretendi vin kiel mian karulinon!" Malgraŭ la eksplikado de la edzino, la malsaĝulo neniel kredis, ke ŝi vere estas lia edzino.
5. Trinki Akvon el la Rivero
Iam estis viro, al kiu mankas saĝo. Foje, li suferis pro soifo kaj volegis trinki akvon. Kiam li vidis vaporon el la kamparo, li opiniis, ke tio estas akvo. Do li kuregis longan vojon eĉ ĝis Hindia Rivero. Atinginte la riverbordon, li nur gapis la akvon anstataŭ ektrinki. Iu demandis: "Vi serĉis akvon por trinki. Nun vi ja estas ĉe la rivero; pro kio vi ne trinkas?" La malsaĝulo respondis: "Mi trinkus, se mi povus fintrinki ĉion el la rivero; tamen estas tro multe da akvo por mi trinki, mi do trinku neniom." Aŭdinte tion, ĉiuj ekridis.
6. Malsaĝulo kaj Lia Mortinta Filo
Iam antaŭe, malsaĝulo havis sep filojn. Post morto de unu el la filoj, la patro intencis transloĝiĝi por restigi la mortinton en la domo.
