
7. Fratiĝo nur por Mono
Iam estis viro bela, saĝa kaj riĉa. Ĉiuj en la regiono laŭdis lin. Vidinte tion, malsaĝulo titolis lin frato por peti lian monon laŭ bezono. Sed kiam la riĉulo povriĝis, kaj devis pagi siajn ŝuldojn al aliaj, la malsaĝulo ne plu tiel nomis lin. La najbaroj riproĉis la malsaĝulon: "Vi estas stulta. Kial vi nomis lin frato kiam vi bezonis monon, sed tuj deklaris lin ne via frato kiam li ŝuldis al aliaj?" La malsaĝulo respondis: "Mi nomis lin frato nur por peti lian monon. Fakte li ne estas mia frato. Do kiam li povriĝis, mi ne plu rigardu lin kiel mian fraton." Aŭdinte tion, oni ĉiuj mokridis lin.
8. Ŝtelisto kaj la priŝtelaĵo
Antaŭ longa tempo, iu ŝtelis vestaĵojn el la reĝa trezorejo kaj forkuris malproksimen. La reĝo sendis armeon kapti lin. Kiam oni eskortis lin al la reĝo, la reĝo demandis: "De kie vi havigis al vi la vestaĵojn?" La ŝtelisto respondis: "Tio estas la heredaĵo de mia avo." La reĝo ordonis lin surmeti la vestaĵojn. La vestaĵoj fakte ne apartenis al la ŝtelisto, do li tute ne sciis kiel konvene sin vesti per ili. Tion, kion oni devas meti sur la manojn, li metis sur la piedojn; tion, kion oni devas meti sur la talion, li metis sur la kapon. La reĝo alvenigis ĉiujn siajn subulojn, kaj detale informis ilin pri la okazaĵo. Li diris al la ŝtelisto: "Se la vestaĵoj estus hereditaj de via avo, vi devus scii kiel surmeti ilin konvene. Sed pro kio vi ne povas vin vesti ĝuste? Tiel oni scias bone, ke la vestaĵoj estas ŝtelaĵoj, sed ne viaj propraj posedaĵoj."
