58. Dividi la Heredaĵon

Iam en iu regno vivis nobelo. Li suferis de grava malsano, kaj estis mortonta. Li do ordonis la du filojn: "Post mia forpaso vi dividu la heredaĵon laŭdece." La filoj obeis lin, kaj dividis la heredaĵon tuj post lia morto. Sed la pliaĝa frato plendis, ke la malpliaĝa faris tion ne egale. Stulta maljunulo alvenis kaj proponis al ili: "Mi havas bonan metodon por ke vi dividu la havaĵon tute egale. Duigu ĉion el la heredaĵo. Kiel vi faru tion? Vi duigu ĉiun el la vestaĵoj, duigu ĉiun el la teleroj kaj boteloj, duigu ĉiun el la pelvoj kaj urnoj, kaj ankaŭ duigu ĉiun el la moneroj. Tiel vi duigos la heredaĵon tute egale."

59. Rigardi la Botelfaradon

Iam antaŭe, du viroj vizitis metiiston de argilaĵo, kaj tie rigardis lin fari botelon per turnilo. Unu el ili foriris al festeno post nelonge, kaj akiris bongustan manĝaĵon kaj ankaŭ monon. La alia restis por daŭre rigardi. Li diris al si mem: "Mi iru post kontentiĝo de la rigardo." La tempo forpasis iompost iom, kaj la suno jam subiĝis, tamen li ankoraŭ ne kontentiĝis de la rigardo. Pro tio li perdis la bonŝancon por la manĝaĵo kaj mono.

60. Ombro de Oro

Iam antaŭe, malsaĝulo iris al granda cisterno, kaj hazarde vidis ombron de oro en la akvofundo. Li do kriis, ke troviĝas oro en la akvo. Li tuj enakviĝis kaj ekfosis en la ŝlimo por trovi la oron. Sed anstataŭ ĝin trovi, li laciĝis de tio kaj devis eliri por ripozi. Sed kiam la akvo reklariĝis, la ora ombro denove aperis en la akvo.



22 из 37