Li do denove enakviĝis por daŭrigi la serĉadon, kaj ĉifoje ankoraŭ trovis nenion. Tiam lia patro venis al li. Vidinte tion, li demandis la filon: "Kion vi faras, ke vi estas tiel laca?" La filo respondis: "Estas oro en la akvofundo! Mi enakviĝis kaj serĉis ĝin en la ŝlimo, sed trovis nenion ĝis mia elĉerpiĝo!" Pririgardinte la ombron en la akvofundo, la patro eksciis, ke la oro estas sur arbo, kaj nur ĝia ombro respeguliĝis en la akvo. Li do diris al la filo: "Kompreneble birdo portis ĝin sur la arbon." La filo do grimpis sur la arbon laŭ lia propono kaj vere trovis la oron.

61. La Kreaĵo de Brama Disĉiplo

Ĉiuj bramanoj kredas, ke Bramo estas la patro de la mondo. Li kreis ĉion en la universo, kaj estas la nura reganto de la mondo. Iu el liaj disĉiploj diris: "Ankaŭ mi povas krei ĉion." Li estis sufiĉe malsaĝa, tamen li pretendis, ke li estas plena de saĝo. Li diris al Bramo: "Ankaŭ mi volas ĉion krei." Bramo respondis al li: "Ne tiel pensu. Vi ne kapablas tion fari." La disĉiplo do ekagis sen konsento de Bramo.Vidinte la kreaĵon de la disĉiplo, Bramo diris: "Vi modelis la homan kapon tro granda, dumla kolon tro maldika; la manojn tro grandaj dum la brakojn tro mallongaj; la piedojn tro malgrandaj dum la kalkanojn tro grandaj, simile al tiuj de demono."

62. Manĝi Fazanaĵo por Resaniĝo

Iam antaŭe, iu suferis de grava malsano. Kuracisto ekzamenis lin kaj diris, ke li manĝu fazanaĵon por resaniĝi. La malsanulo do aĉetis fazanon en la bazaro, sed finmanĝinte ĝian viandon, li ne plu manĝis aliajn fazanojn. Poste, kiam la kuracisto vidis la malsanulon, li demandis: "Ĉu vi jam resaniĝis?" La malsanulo respondis: "Vi ordonis, ke mi manĝu fazanaĵon. Do mi finmanĝis unu fazanon, sed ne aŭdacis manĝi pliajn." La kuracisto riproĉis lin: "Se vi jam manĝis unu, pro kio vi ne manĝu pliajn? Ĉu vi povas resaniĝi je nur unu fazano?"



23 из 37