Tiam la malnovaj korteganoj ĵaluzis lin pri tio. Ili diris al la reĝo: "Li ja estas alilandano nefidinda. Kiel vi povis donaci al li tiel altan rangon, multe pli altan ol tio de la malnovaj korteganoj?" Informiĝinte pri tio, la sendito diris: "Kiu estas sufiĉe brava por dueli kun mi? Bonvolu iri al la ebena loko por montri nian propran kapablon." Ĉiuj korteganoj timis, kaj neniu el ili aŭdacis dueli kun li. Poste, en la landon venis feroca leono. Ĝi manĝadis homojn sur la vojo al la ĉefurbo, kaj pro tio neniu aŭdacis iri pretere. Tiam la korteganoj kune interkonsiliĝis: "La alilandano diris, ke li estas senkompare brava kaj neniu povas lin venki. Se li povos mortigi la leonon por sekurigi la popolanojn, do tio estos vera miraklo." Poste, ili faris proponon al la reĝo. La reĝo donacis tranĉilon kaj bastonon al la sendito, kaj ordonis lin mortigi la leonon. Akceptinte la ordonon, la sendito iris al la leono sin kuraĝiginte. Kiam la leono vidis lin, ĝi hurlegis feroce kaj sin ĵetis sage al li. Li ektimis, kaj senprokraste grimpis sur arbon. La leono do levis la kapon al la arbo kun malfermita faŭko. Li estis tiel timigita, ke li perdis la tranĉilon el la mano. Sed la tranĉilo falis ĝuste en la faŭkon de la leono, kaj ĝin mortigis. Li ekzaltiĝis de tio, kaj tuj revenis al la reĝo. La reĝo do despli ŝatis lin. Tiam, ĉiuj en la lando laŭdis kaj respektis la senditon.

66. Reciti Stirmetodon

Iam estis filo de prestiĝa riĉulo. Li iris al la maro kun multaj komercistoj por serĉi trezorojn. Li scipovis parkere reciti la stirmetodon de la ŝipo kaj sciis bone, kiel oni stiru, direktu aŭ haltigu la ŝipon en la kirlaĵoj aŭ ondegoj sur la maro. Do li fanfaronis al la aliaj: "Mi bone scias surmaran stirmetodon." Aŭdinte tion, ĉiuj lin kredis. Ne longe post kiam ili ekveturis sur la maro, la stiristo mortis de malsano, do la filo de la prestiĝulo fariĝis nova stiristo por lin anstataŭigi. Kiam la ŝipo venis en la kirlaĵon, la nova stiristo recitis laŭte: "Oni devas tiel stiri, kaj tiel direkti la ŝipon." Sed la ŝipo nur turniĝis en la kirlaĵo, kaj neniom povis moviĝi. Do antaŭ ol la komercistoj atingis la trezorejon, ili ĉiuj dronis kune kun la ŝipo.



26 из 37