
65. Kvincent Kneloj
Iam estis virino diboĉema kaj volupta. Ŝi malŝatis sian edzon, kaj volis mortigi lin laŭeble. Ŝi provis multajn metodojn por tio, tamen neniamsukcesis. Kiam ŝia edzo estis vojaĝonta al la najbara lando kiel sendito, malica ideo subite venis en la kapon de la virino. Ŝi miksis venenon en knelojn por mortigi lin. Ŝi mensogis al li: "Nun vi iros malproksimen. Timante, ke mankus al vi manĝaĵo, mi speciale faris kvincent knelojn por vi manĝi. Sed tamen, ne manĝu ilin antaŭ ol vi havos nenion alian por manĝi en la alia lando." La edzo obeis ŝin, kaj manĝis neniom el la kneloj ĝis li atingis la alian landon. Kiam li tranoktis en arbaro, li sin kaŝis sur arbo por eviti sovaĝajn bestojn, sed forgesis pri la kneloj, kaj lasis ilin sub la arbo. Tiu nokte hazarde okazis priŝtelado. Kvincent ŝtelistoj ankaŭ venis en la arbaron priŝtelinte trezorojn kaj kvincent ĉevalojn de la reĝo. Ili ĉiuj estis kaj malsataj kaj soifaj pro la kurego. Vidinte la knelojn sub la arbo, ili manĝis po unu, kaj pro tio ĉiuj mortis de veneniĝo. La viro ascendis de la arbo ĉe la tagiĝo kaj vidis, ke ĉiuj ŝtelistoj kuŝas mortaj sub la arbo. Li do afekte vundis la kadavrojn per tranĉilo kaj sagoj. Poste, li kolektis la trezorojn, kaj pelis la ĉevalojn al sia celloko. La reĝo de la lando postkuris la ŝtelistojn kun multaj homoj laŭ la piedsignoj, kaj renkontis lin sur la vojo. La reĝo demandis lin: "Kiu vi estas? Kaj de kie vi havigis al vi la ĉevalojn?" Li respondis: "Mi venis de alia lando, kaj renkontis la ŝtelistojn sur la vojo. Mi luktis kun ili kaj mortigis ilin ĉiujn. Tiel mi prenis la ĉevalojn, kaj trezorojn por iri al vi. Se vi ne kredas pri tio, bonvolu iri kaj kontroli iliajn vundojn, kaj ankaŭ la luktejon, kie ili mortis." La reĝo tuj sendis fidelulojn por pririgardi, kaj trovis tion vera. La reĝo do admiris lin pri tio. Kiam la reĝo revenis al sia lando, li donacis al li per alta rango, multaj trezoroj kaj larĝa kampo.
