
70. Gustumi Mangojn
Iam riĉa prestiĝulo sendis sian serviston al alies ĝardeno por aĉeti mangojn. Li ordonis: "Vi devas aĉeti la dolĉajn kaj bongustajn." La servisto obeis lin, kaj iris kun mono al la vendisto. La vendisto diris: "Ĉiuj miaj mangoj de tiu ĉi arbo estas dolĉaj kaj bongustaj. Neniu el ili estas malbongusta. Bonvolu gustumi kaj vi bone scios pri tio." La aĉetanto respondis: "Mi devas gustumi ĉiujn antaŭ la aĉeto. Se mi gustumos nur unu, kiel mi povos scii, ke la aliaj estas ankaŭ same bongustaj?" Li do gustumis ĉiujn kaj portis ilin hejmen. Kiam la riĉulo vidis la mordsignojn, li sentis naŭzon, kaj forĵetis ĉiujn mangojn eksteren.
71. Blindiĝo pro la Edzinoj
Iam iu prenis al si du edzinojn. Se li proksimiĝis al unu, la alia koleris. Ne povante ĉesigi ilian konfliktadon, li do devis kuŝi surdorse meze de ili en la nokto. En iu pluvega nokto, lia domo likis, kaj la akvo kaj koto falis en liajn okulojn. Pro la antaŭa interkonsento, li ne aŭdacis sin movi por eviti tion, do li blindiĝis pro la malpuraĵo en siaj okuloj.
72. Buŝo da Milio
Iam antaŭe, iu vizitis la hejmon de sia bopatro, kaj vidis sian edzinon pistanta milion. Li do iris al ŝi kaj ŝtele metis miliograjnojn en la buŝon. Kiam lia edzino parolis al li, li ne povis respondi kun milio en la buŝo.
