Pro honto antaŭ la edzino, li ankaŭ ne aŭdacis eligi la milion. Li do povis fari nenion ol teni sin muta. Vidinte lin muta, la edzino palpis lin kaj certigis al si, ke lia buŝo ŝveliĝis. Ŝi do raportis al sia patro: "La buŝo de mia edzo subite ŝveliĝis tiel, ke li eĉ ne povas paroli." La bopatro haste alvenigis kuraciston. La kuracisto diris: "Tio estas plej grava malsano. Li povos resaniĝi nur se mi disfendos lian buŝon." Do la kuracisto disfendis lian buŝon per tranĉilo. Je tio, la miliograjnoj fluis el lia buŝo, kaj oni malkovris lian ŝteladon.

73. Mensogo pri la Ĉevalo

Iam malkuraĝulo partoprenis en milito sur la nigra ĉevalo kune kun aliaj batalantoj. Sed dum la milito li ektimis, kaj ne aŭdacis batali plue. Li do ŝmiris sian vizaĝon per malpuraĵo, kuŝiĝis inter kadavroj kaj sin ŝajnigis morta. Lia ĉevalo estis forkondukita de iu alia. Kiam la batalantoj foriris, li volis reveni hejmen. Li do detranĉis la voston de blanka ĉevalo, kaj portis ĝin kune kun si. Kiam li revenis, oni demandis al li: "Kie estas via ĉevalo? Pro kio vi revenis sola?" Li respondis: "Mia ĉevalo jam mortis, kaj mi alportis nur ĝian voston." Oni demandis: "Via ĉevalo ja estis nigra, do pro kio ĝia vosto estas blanka?" Li povis respondi nenion kontraŭ tio. Oni do mokis lin pro lia malkuraĝo.

74. Evito de Puno

Iam la reĝo publikigis leĝon, ke ĉiuj bramanoj kaj aliaj religianoj en lia regno devu sin lavi puraj; se ne, oni skurĝos aŭ punos ilin per peza laboro. Iu bramano portis vakan akvujon kaj pretendis sin pure lavita. Kiam iu verŝis akvon por li, li forverŝis ĝin dirante: "Mi ne lavu plue. Lasu la reĝon lavi por si mem." Por eviti la punon de la peza laboro laŭ la leĝo, li pretendis sin pura, sed fakte li tute ne sin lavis.

75. Perdo de Ambaŭ Urno kaj Kamelo



29 из 37