78. Hastema Filo

Iam patro diris al sia filo dum nokto: "Morgaŭ ni iru kune al la vilaĝo por preni ion de tie." Aŭdinte tion, la hastema filo iris al la vilaĝo sola sen scio de sia patro en la sekva mateno. Atinginte la cellokon, li elĉerpiĝis de la longa irado, sed tute ne sciis, kion li prenu de tie. Kaj krome, kun nenio por manĝi, li preskaŭ mortis de malsato kaj soifo. Li do povis fari nenion alian ol reveni al sia patro. Vidinte lin reveninta, la patro kulpigis lin: "Kiel malsaĝa vi estas! Pro kio vi iris sola sen mi kaj klopodis vane? Pri tio oni mokos vin."

79. Porti Benkojn por la Reĝo

Iam antaŭe, reĝo volis iri en Senĉagrenan Ĝardenon por sin amuzi. Li ordonis al sia subulo: "Prenu benkon al la ĝardeno, por ke mi ripozu sur ĝi." La subulo hontis tion fari, li do respondis al la reĝo: "Mi ne kapablas porti permane. Mi preferas porti ĝin dorse." La reĝo do ordonis, ke oni metu tridek ses benkojn sur lian dorson, ke li portu ilin al la ĝardeno. Pro tio la subulo estis mokita de aliaj.

80. Klistero

Iam iu suferis de interna malsano kaj konsultis kuraciston. La kuracisto diris, ke li devas kuraci lin per klistero. Dirinte, li ekpreparis la medicinaĵon kaj klisterilojn por la malsanulo. Sed antaŭ ol la kuracisto revenis, la malsanulo englutis la preparitan medicinaĵon. Pro tio lia ventro ŝveliĝis, kaj suferigis lin multe. Li neniel povis elporti tion plue. Reveninte, la kuracisto miris, kaj demandis al la malsanulo: "Kio okazas al vi? "La malsanulo respondis: "Mi englutis la medicinaĵon por klistero, kaj suferas de tio neelporteble." La kuracisto riproĉis lin: "Vere malsaĝa vi estas! Vi tute ne scias, kiel oni prenu ĝin." Li ordonis la malsanulon preni alian medicinaĵon senprokraste. Iom poste, la malsanulo resaniĝis post vomado.



31 из 37