
Iam antaŭe, iu metis grenon en urnon. Lia kamelo etendis sian kapon en la urnon por manĝi la grenon, sed ne plu povis ĝin eligi. Ankaŭ la homo povis fari nenion kontraŭ tio. Li do dronis en granda ĉagreno. Tiam maljunulo venis al li kaj proponis: "Ne ĉagreniĝu. Mi instruu vin, kion vi faru. Obeu min, kaj vi povos elpreni la kamelan kapon. Vi devas detranĉi ĝian kapon unue, kaj la kapo elurniĝos per si memposte." La posedanto de la kamelo do dekapigis la kamelon per tranĉilo laŭ la maljunulo. Tiel li mortigis la kamelon, kaj ankaŭ devis rompi la urnon por elpreni la kamelan kapon. Ĉiuj priridis lian malsaĝon.
76. Aspiro al la Reĝidino
Iam antaŭe, kiam kamparano promenis en la ĉefurbo, li vidis, ke la reĝidino estas eksterordinare ĉarma. Li do aspiris al ŝi tagnokte, kaj neniel povis sin deteni de tio. Li deziregis kontaktiĝi kun ŝi, sed povis trovi nenian metodon por realigi sian deziron. Pro tio li vakskoloriĝis, kaj eksuferis de grava malsano. Kiam liaj parencoj kaj amikoj informiĝis pri tio, ili vizitis lin, kaj demandis pri la kaŭzo de la malsano. Li respondis: "Mi vidis la ĉarman reĝidinon antaŭ nelonge, kaj deziregis kontaktiĝi kun ŝi. Sed mi ne povis elpensi bonan metodon por tio, do mi malsaniĝis pro ĉagreno. Se mia deziro ne realiĝos, mi ne povos vivi plue." La amikoj diris: "Ni elpensu bonan metodon por realigi vian deziron. Ne turmentiĝu pri tio." Tagon poste, ili revenis al li kaj diris: "Ni jam kontaktiĝis kun la reĝidino por vi, tamen ŝi ne konsentis pri via deziro." Aŭdinte tion, la kamparano ekridis kun ĝojo. Li diris, ke li certe povos havigi ŝin al si mem.
77. Melki Virazenon
Iam en izolita lando malofte vidiĝis azeno. Oni nur aŭdis, ke la azena lakto estas bongusta, tamen neniu el ili gustumis. Poste, kiam iu havigis al si virazenon, ĉiuj konkure kaptis ĝin por la lakto. El ili iuj kaptis la piedojn; iuj kaptis la orelojn; iuj kaptis la voston; kaj iu eĉ kaptis la penison. Ĉiu el ili deziregis melki ĝin kaj gustumi la lakton unua. Tiu, kiu kaptis la azenan penison, opiniis, ke tio estas la mamo. Li do forte premadis ĝin por elfluigi lakton. Sed neniomda lakto elfluis ĝis ilia elĉerpiĝo. Ili do klopodis vane kun nenia rikolto, kaj estis mokitaj de la aliaj.
