
92. Knabo kaj Knelo
Iam patrino piediris kun sia mamsuĉa infano en la sino. Laciĝinte de la vojirado, ŝi kuŝiĝis ĉe la vojo kaj endormiĝis profunde. Tiam homo venis al la infano kaj donis al li knelon. Ricevinte ĝin, la infano estis ravita de la bongustaĵo, kaj ne plu zorgis pri siaj ornamaĵoj. La homo do demetis liajn arĝentan seruron, perlan kolringon kaj vestaĵojn, kaj forportis ĉion de ili.
93. Maljunulino kaj Urso
Iam maljunulino kuŝis sub arbo. Alvenis urso kaj volis ŝin kapti. La maljunulino do kuris ĉirkaŭ la arbo por sin savi. Tiam la urso ŝin postkuris, kaj kun unu hufo sur la arbo, ĝi volis ŝin kapti per la alia. Subite, genia ideo venis al la maljunulino. Ŝi do tuj ĉirkaŭprenis la arbon, kaj premis la antaŭajn piedojn de la urso al la arbo. Pro tio la urso ne plu povis sin movi. Ĝuste tiam alvenis alia homo. La maljunulino do kriis: "Helpu min kapti la urson, ke ni mortigu ĝin kaj dividu la viandon." Tiu homo kredis la maljunulinon, kaj vere kaptis la urson. La maljunulino senprokraste forkuris, sed la homo estis embarasigita de la urso.
94. kanalo "Mani"
Iam iu adultis kun alies edzino. Antaŭ ol ili finis sian aferon, la edzo revenis de ekstere kaj trovis ilian konduton. La edzo do atendis ĉe la pordo por mortigi la adultanton post lia elĉambriĝo. La virino diris al la adultanto: "Jen mia edzo trovis nian aferon. Ni ne havas alian elirejon. Vi nur povas eliri tra la mani ". Ŝi aludis, ke la adultanto elglitu tra la kloaka kanalo. Sed la adultanto miskomprenis tion kiel la magian kaj altvaloran Mani-perlon. Li ekserĉis, sed nenie povis trovi ĝin. Li do ĵuris: "Se mi ne trovos la Mani-perlon, mi neniameliru." Momenton poste, li estis mortigita de la edzo.
