
95. Rakonto pri Gekolomboj
Iam antaŭe, paro da kolomboj vivis kune en sia nesto. Kiam beroj maturiĝis en aŭtuno, ili plenigis sian neston per la beroj. Sed poste, la kolektitaj beroj iom post iom malmultiĝis pro sekiĝo, kaj ĝisfine restis nur duono. La virkolombo koleriĝis kaj kulpigis la kolombinon: "Ni kune kolektis la berojn kun granda peno. Kial vi sola manĝis ilin, ke restas nur duono?" La kolombino respondis: "Mi ne manĝis la berojn. Ili malmultiĝis per si mem." La virkolombo ne kredis tion. Ĝi furioziĝis kaj refutis: "Se vi ne manĝis, kiel la beroj povus malmultiĝi per si mem?" Ĝi do mortigis la kolombinon per sia beko. Ekpluvis post pluraj tagoj. La beroj malsekiĝis, kaj pligrandiĝis ĝis la antaŭa multeco. Vidinte tion, la vira kolombo ekpentis: "Ŝi fakte neniam ŝtele manĝis berojn. Ŝin mi miskulpigis kaj erare mortigis." Ĝi do triste vokadis la kolombinon: "Kien vi iris, mia kara? "
96. Falsa Blindulo
Iam antaŭe, metiisto laboris por reĝo. Kiam li ne plu povis elteni la pezan laboron, li sin ŝajnigis blinda kaj liberigis de tio. Kiamiuj aliaj metiistoj informiĝis pri la afero, ankaŭ ili volis sin blindigi por eviti la pezan laboron. Saĝulo admonis ilin: "Kiel vi volas suferigi vin vane? " Tiaj malsaĝuloj estas mokitaj de aliaj.
97. Perdo de Ambaŭ Vesto kaj Ormonero
Iam antaŭe, du viroj piediris en dezerto. Sur la vojo ili renkontis rabiston. Iu el ili surportis kotonan vestaĵon, kaj ĝi estis forprenita de la rabisto. La alia do sin kaŝis en herbaron. La prirabito iam metis ormoneron en la vestaĵan kolumon. Li do petis la rabiston: "La vestaĵo valoras je ormonero. Mi aĉetu ĝin per mono." La rabisto demandis: "Kie estas via mono?" La prirabito prenis la monon el la vestaĵa kolumo, kaj donis ĝin al la rabisto: "Tio ja estas el vera oro. Se vi ne kredas, bonvolu demandi la ormetiiston, kiu sin kaŝas en la herbaro." Vidinte tion, la rabisto forprenis ankaŭ la vestaĵon de la metiisto. La malsaĝulo perdis ambaŭ vestaĵon kaj ormoneron.
