98. Mortigi Testudon

Iam knabeto sin amuzis ĉe rivero kaj kaptis grandan testudon. Li volis ĝin mortigi, sed ne sciis kiel agi. Li do demandis al aliulo: "Kiel mi mortigu ĝin?" La viro respondis: "Metu ĝin en akvon kaj dronigu ĝin." La knabo tuj kredis la vortojn. Li metis la testudon en la akvon, sed la testudo forkuris de li senprokraste.


Esperantigis: Miaohui el ĈBRE (Ĉina Budhana Retejo Esperantista)

Retadreso:

Telefono: 86-0576-83118355

Poŝtelefono:86-13173731370

QQ:609825378 Skype:Komencanto



37 из 37