
11. Antaŭvido de la Bramanano
Iam estis bramano. Li pretendis, ke li estas erudicia pri astrologio kaj aliaj diversaj scioj. Li volis pavi per sia kapablo, do li iris al alia lando, brakumis sian filon en la sino, kaj ploregis dolore. Vidinte tion, oni demandis: "Pro kio vi ploras?" La bramano respondis: "Tiu ĉi knabeto mortos en sep tagoj. Min doloras la mallongeco de lia vivo, do mi ploras." Oni konsolis lin: "La homa vivo estas ne facile sondebla. Eble vi eraris en la kalkulo, kaj li ne mortos je la supozita tempo. Kial vi ploras antaŭe pro tio?" La bramano respondis: "Eĉ mallumiĝus la suno kaj la luno, kaj eĉ falus la steloj, tamen neniam eraras mia aŭguro." Sorĉate de la prestiĝo kaj profito, li mortigis sian propran filon je la sepa tago por pravigi la aŭguron. Informiĝinte pri la morto de la knabo, oni admiris lian kapablon: "Vere ĉioscia homo! Li pravas en la aŭguro." Ili ekkredis kaj estimis lin.
12. Malvarmigi Bolantan Akvon
Iam antaŭe, kiam malsaĝulo dekoktis nigran sukeron por solidigi ĝin, riĉulo venis en lian domon. La malsaĝulo pensis: "Mi devas regali lin per sukera akvo." Li tuj verŝis iom da akvo en la kaldronon kaj ekboligis ĝin. Dum la boligado li senĉese ventumis la akvon per ventumilo, por ke ĝi malvarmiĝu kiel eble plej rapide. Vidinte tion, oni diris al li: "Kiel la sukera akvo povas malvarmiĝi je via ventumado, se vi ne ĉesigas la bruladon de la fajro?"
13. Koleremulo
Iam antaŭe, dum babilado kun aliaj en la ĉambro, iu laŭdis, ke iu alia estas bonulo krom nur du mankoj: koleremo kaj senpripensemo.
