Ĝuste tiam, la priparolato pasis preter la domo kaj hazarde kaptis la lastajn vortojn. Li do enĉambriĝis furioze, kaptis la parolinton kaj ekbatis lin. La ĉeestantoj demandis: "Pro kio vi batas lin?" La koleremulo respondis: "Kiam mi estis kolerema kaj senpripensema? Tamen li tiel diraĉis, mi do lin batis." Oni diris: "Jen vi ja montras viajn koleremon kaj senpripensemon. Kial vi ankoraŭ neas pri tio?" La koleremulo furioziĝis kiamoni parolis pri liaj mankoj, kaj oni ĉiuj mokis lin pro tio.

14. Komercistoj kaj ilia Gvidisto

Iam antaŭe, pluraj komercistoj volis vojaĝi al la maro, tamen neniu el ili konis la vojon. Ili decidis dungi gvidiston por gvidi ilin. Post serĉado, ili fine trovis unu kaj ekvojaĝis sub lia konduko. Ili renkontis templon de Dio en sovaĝa regiono. Tie oni devis mortigi homon kaj oferi lin al la Dio por preterpasi la templon. La komercistoj interkonsiliĝis, kaj diris: "Ni ĉiuj estas amikoj aŭ parencoj, do neniu el ni devus esti mortigita. Nur la gvidisto taŭgas por tio." Ili do mortigis la gvidiston, oferis lin al la Dio, kaj daŭrigis sian vojaĝon. Sed tamen ili perdis la vojon post nelonge. Neniu sciis, al kiu direkto ili devas iri. Pro tio ili ĉiuj mortis de malsato en la sovaĝejo.

15. Medicinaĵo Rapide Kreskiga

Iam al reĝo naskiĝis filineto. La reĝo tuj alvenigis palacan kuraciston kaj ordonis lin: "Donu al mi bonan medicinaĵon, por ke mia filino elkreskiĝu senprokraste per ĝi." La kuracisto respondis: "Mi donos al vi bonan medicinaĵon, kiu povas elkreskigi ŝin rapide, sed nun mi devas iri aliloken por pretigi ĝin. Vi ne rajtas vidi vian filinon ĝis mia reveno. Post kiam mi estos preta, mi petu ŝin preni la medicinaĵon kaj montru ŝin al vi." La kuracisto do vojaĝis malproksimen por la medicinaĵo. Post dek du jaroj li revenis al la palaco. Tuj kiam la reĝidino prenis la medicinaĵon, li kondukis ŝin al la reĝo. Vidinte, ke lia filino estas multe pli alta ol antaŭe, la reĝo ĝojegis. Li pensis: "Vere bona kuracisto! Mia filino prenis lian medicinaĵon, kaj vere kreskis tiel multe." Li do premiis la kuraciston per multaj trezoroj. Tiam ĉiuj miris pri la malsaĝo de la reĝo. Li eĉ ne scipovis kalkuli la tempon, sed atribuis la kreskadon de la filino nur al medicinaĵo!



6 из 37