
21. Deziro por Pliaj Filoj
Iam antaŭe estis virino. Ŝi jam havis filon, tamen ankoraŭ deziris pliajn. Ŝi do demandis aliajn virinojn: "Kiu havas metodon por ke mi nasku pliajn filojn?" Maljunulino respondis: "Mi havas metodon, tamen por tio vi devas fari oferon al Dio." La virino demandis: "Kion mi oferu?" La maljunulino respondis: "Mortigu vian filon, kaj oferu lian sangon. Tio ebligos al vi naski multajn filojn." La virino vere obeis ŝin kaj decidis mortigi sian filon. Saĝulino riproĉis ŝin kun rido: "Kiel malsaĝa kaj senscia vi estas! Estas ankoraŭ ne certe, ĉu vi vere povos naski la deziratajn filojn, tamen vi eĉ mortigos vian ununuran!"
22. Elvendi Kalambakon
Iam antaŭe, iu el nobela familio serĉis kalambakon en la maro. Li kolektis nur ĉaron da kalambako dum pli ol unu jaro, kaj portis tion hejmen. Kiam li portis la kalambakon al la bazaro por vendi, neniu aĉetis pro la alta valoro. Do li elvendis neniom dum multaj tagoj. Tediĝinte pri tio, li dronis en granda malĝojo. Tiam li vidis, ke lignokarbo estas bone vendebla, li do pensis: "Se mi bruligos kalambakon en lignokarbon, eble tio vendiĝos multe pli rapide." Do li karbigis kaj elvendis la kalambakon en la bazaro, sed li enspezis malpli ol tiom de duonĉaro da lignokarbo.
