Lia tranĉilo malakriĝis dum la laboro, li do ekserĉis akrigilon. Finfine li trovis la akrigilon en la supra etaĝo, kaj tie akrigis la tranĉilon. Poste, li revenis malsupren por la senfeligado. Tiel li supreniradis multfoje por akrigi la tranĉilon, kaj tediĝis de tio iom post iom. Por eviti pluan supreniradon, li ŝnure tiris la kamelon sur la supran etaĝon por ĝin proksimigi al la malgranda akrigilo. Pro tio li estis mokita de aliaj.

19. Serĉadi la Perditan Bovlon

Iam antaŭe, dum iu veturis sur la maro, li senatente faligis sian arĝentan bovlon en akvon. Li pensis: "Mi faru signon sur la akvon kaj forlasu la bovlon tie. Poste mi revenu por ĝin retrovi." Post du monatoj li venis en la regionon de Sri-Lankao kaj aliaj regnoj. Kiam li vidis riveron, li tuj enakviĝis por serĉi la perditan bovlon. Oni demandis: "Kion vi faras?" Li respondis: "Mi perdis arĝentan bovlon, kaj volas ĝin retrovi." Oni demandis: "Kie vi ĝin perdis?" Li respondis: "En la loko de kie mi ĵus ekveturis." Oni demandis: "Kiam vi ĝin perdis?" Li respondis: "Antaŭ du monatoj." Oni diris: "Antaŭ du monatoj! Kiel vi povos retrovi ĝin ĉi tie!" Li respondis: "Kiam mi faligis la bovlon, mi faris signon sur la akvon. Ĉi tie la akvo estas sama kiel tiu, kiun mi signis, do mi serĉas ĝin ĉi tie." Oni diris: "Kvankam la akvo estas sama, tamen vi perdis la bovlon en alia loko. Nun vi serĉas ĝin ĉi tie. Kiel vi povos ĝin retrovi?" Do ili ĉiuj priridis lin.

20. La Reĝo kaj laMispunito

Iam antaŭe, iu parolis pri la mankoj de la reĝo, kaj diris: "La reĝo estas despota kaj senkompetenta. Li tute ne scipovas regi la landon racie kaj konvene." Informiĝinte pri tio, la reĝo ege furioziĝis. Anstataŭ detale pridemandi, kiu vere estas la parolinto, li nur kredis al insidemulo kaj kaptis virtulon kiel krimulon. Li detranĉigis cent taelojn da karno el la korpo de la kaptito kiel puno.



8 из 37